Teko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Teko havas multajn signifojn:
- Teko estas alia vorto por "dokumentujo" aŭ "valizeto", kiun tamen kelkaj konsideras nenecesa, evitinda novradiko.[1]
- Teko estas botanika termino:
- ĉe florplantoj teko estas polensak-paro. La stameno de angiospermoj ĝenerale konsistas el 2 tekoj, do el kvar polensakoj.
- ĉe briofitoj teko estas la kapsulo.
- -teko (aŭ pli precize "-otek-") estas ankaŭ ŝajnsufikso (ekssufikso) en vortoj kiel diskoteko, biblioteko,kulturoteko kaj apoteko. Tiuj vortoj ne estas kunmetitaj, ekzemple "biblioteko" ne rilatas al la Biblio (historie ĝi signifas “librokolektejo”, de la Greka vorto “biblion” = libro). Kelkaj elprovis uzi veran sufikson "-otek-" en Esperanto, kun la signifo "kolekto", "kolektujo", "kolektejo", ekzemple kartoteko aŭ filmoteko. Tamen tiu uzo kiel vera sufikso ne estas tre disvastigita, kaj PMEG rekomendas anstataŭe uzi kunmetaĵojn kun "kolekto", "kolektejo" aŭ "kolektujo", kiuj estas multe pli klaraj.[2] Ankaŭ ekzistas risko konfuzi tiun sufikson kun la supre menciita vorto "teko".
Remove ads
Fontindikoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads