Texel

municipo en Nord-Holando, Nederlando From Wikipedia, the free encyclopedia

Texel
Remove ads

Texel [ˈtɛsəl] (frise: Tessel; esperantigo: Teselo) estas insulo kaj municipo de Nederlando. Ĝi apartenas al la provinco Nord-Holando (Noord-Holland), en la okcidenta parto de la lando, kaj ankaŭ estas parto de Okcidenta Frislando. Komence de 2021 en la municipo vivis 13 656 loĝantoj. La areo estas 585,96 km² el kiu la plej granda parto (416,14 km²) estas (interna- kaj ekstera) akvo, la terareo estas nur 170 km². La averaĝa longeco de Teselo estas 20 km kaj la averaĝa larĝeco 8 km. De la laboranta loĝantaro de pli ol 3500 homoj proks. 17% laboras en la agrikulturo.

Thumb

ISO

Rapidaj faktoj Municipo Texel, nederlanda municipo • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj ...
Remove ads

Historio

La unuaj loĝantoj de Teselo eble estis el la Meza ŝtonepoko (8000-4500 a. K); arkeologoj trovis indikojn por tio. En 1415 Teselo (la tuta insulo) ricevis urborajtojn. Pro tio la insulo, almenaŭ laŭ areo, estas la plej granda urbo de Nederlando.

La Kartvela ribelo de Teselo (en nederlanda: Opstand der Georgiërs) (5a de aprilo 1945 – 20a de majo 1945) estis insurekcio de la 882a Infanteria Bataliono Königin Tamara (Reĝino Tamar aŭ Tamara) de la Kartvela Legio de la Germana Armeo staciita en la Germani-okupita insulo Texel. La bataliono estis formita de 800 kartveloj kaj de 400 germanoj, kun ĉefe germanaj oficiroj. Ĝi estis unu el la lastaj bataloj en Eŭropo en la Dua Mondmilito.[1][2]

Remove ads

Esperanto

Apud la centro de Den Burg estas Esperanto-monumento (vidu Listo de ZEO-j en Nederlando) inaŭgurita la 30-an de majo 1935 [3].

Thumb
satelita foto

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads