Telesforo

papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia

Telesforo
Remove ads

Sankta Telesforo estis grekdevena, kvankam li probable naskiĝis en romia provinco Italia, eble en Romo, eble en la nuntempa Terranova da Sibari, Kalabrio. Li laŭtradicie estis la 7-a papo, regis inter 125 kaj 136 kaj estas sanktulo de romia kaj greka ortodoksa eklezioj. Dum lia papa periodo, dum la regado de imperiestroj Hadriano kaj Antonino ne estis persekutado al kristanoj, sed estis internaj disputoj en la kristanaro.

Papo
Papo
Rapidaj faktoj 8-a papo de la katolika eklezio, Persona informo ...

La verkisto Ireneo de Liono diris ke Telesforo suferis martirecon. En la Romia Martirologio lia festo okazas la 2-an de januaro kaj la greka eklezio festas ĝin la 22-an de februaro.

La tradicio de noktomezaj mesoj en Kristnasko, la festado de Pasko en dimanĉoj, la konservado de sep-semajna Karesmo antaŭ Pasko kaj la kantado de la Gloria estas kutime atribuitaj al lia papado, sed kelkaj historiistoj dubas ke tiaj atribuoj estas precizaj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Pliaj informoj Antaŭe:, Papo ...
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads