Tengri

From Wikipedia, the free encyclopedia

Tengri
Remove ads

Tengri (malnovtjurke 𐱅𐰭𐰼𐰃 (trad.ĉielo) aŭ plene 𐰚𐰇𐰚:𐱅𐰭𐰼𐰃, Gök/Kök Teŋri/Teŋiri (trad.blua ĉielo), praturke *teŋri / *taŋrɨ; mongola tradicia alfabeto ᠲᠩᠷᠢ, mongole moderne Тэнгэр, Tenger, malnov-ujgure tengri, ujgure moderne تەڭرى tengri, meztjurke تآنغرِ; turke moderne Tanrı, kirgize Теңир, kazaĥe Тәңір, azerbajĝane Tanrı, bulgare Тангра, ĉine 騰格里, T'ngri) estas la ĉio-ampleksa (panteisma) Dio de la Ĉielo en la tradiciaj turko-mongolaj religiaj kredoj.[1] Ĝi ankaŭ estas unu el la nomoj por la primara ĉefdiaĵo de la fruaj tjurkaj kaj mongolaj popoloj.

Thumb
la piramidosimila monto Ĥan Tengri en la montaro Tjanŝano
Thumb
Tengri en la antikva tjurka de dekstro maldekstren kiel Тeŋiri
Por la grupo de mongolaj dioj, vidu la paĝon Tngri.
Thumb
jen la vasta intense blua ĉielo de Mongolio, kiu inspiris la koncepton Tengri

Kultadon de Tengri praktikas la tengrismo. La kernestaĵoj en tengrismo estas la "ĉiela patro" (Tengri/Tenger Etseg) kaj la "tera Patrino" (Eje/Gazar Eej). Ĝi implikas ŝamanismon, animismon, totemismon kaj kultadon al prauloj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads