Teri Hatcher
usona aktorino From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Teri HATCHER (8a de Decembro, 1964) estas usona aktorino plej bone konata ĉefe pro sia ludado de Lois Lane en la televida serio Lois & Clark: The New Adventures of Superman (1993–1997); de Paris Carver en filmo pri James Bond Tomorrow Never Dies (1997); kaj de Susan Mayer en la televidserio Desperate Housewives (2004–2012), pro kiu ŝi ricevis la premion Ora Globo al la Plej Bona Aktorino en Muzikalo aŭ Komedio kaj tri premiojn de Screen Actors Guild (unu kiel ĉefa aktorino, du kiel parto de la Plej Bona Ensemblo), kaj estis nomumita por premio Primetime Emmy por Elstara Ĉefa Aktorino en Komedia Serio.
Ŝi estis listigita ofte en la 2000-aj jaroj en diversaj versioj de la plej seksallogaj virinoj en la mondo.[1][2][3]
Je Aprilo 2006, Hatcher estis unu el la plej tiom multe pagita televidaktorino en Usono, laŭinforme ricevante 285 000 usonajn dolarojn por ĉiu epizodo de Desperate Housewives. Tiun jaron ŝi estis unu el la tri nomumitaj por la premio al la Favorita Televidistino per Popola Elekto kaj estis denove nomumita por Ora Globo kiel Ĉefaktorino en televida komedia programo. En Majo 2006, ŝi publikigis sian unuan libron, Burnt Toast: And Other Philosophies of Life.[4]
Ŝajne en la fino de Desperate Housewives la kolegaj kunaktorinoj, nome Eva Longoria, Felicity Huffman, Marcia Cross, kaj Vanessa Williams ne amike rilatis al Hatcher.[5]
Remove ads
Vidu ankaŭ
Notoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads