Ternopilo
urbo en Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La urbo Ternopilo (ukraine Тернопіль; pole Tarnopol) estas la administra centro de la samnoma Ternopila provinco de Ukrainio.

Laŭ la stato de 2022 en la urbo Ternopilo vivis 225 238 loĝantoj sur areo de 59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 818 loĝantoj/km².
La urbo kaj fortreso estis fondita de la polo Jan Tarnowski en 1540.
Remove ads
Homoj ligitaj kun la urbo

- Kazimierz Ajdukiewicz, pola filozofo kaj logikisto
- Aleksander Brückner, pola profesoro, filologo, slavisto
- Franciszek Kleeberg, pola brigada generalo, lasta komandanto de septembra kampanjo
- Mieczysław Albert Krąpiec, pola dominikano, filozofo, teologo, rektoro
- Kazimierz Michałowski, pola profesoro, arkelologo kaj egiptologo
- Lajos Simonyi, hungara ministro naskiĝis tie
Ĝemelaj urboj
Esperanto
En Ternopilo en 1907 estis eldonita la plej unua Esperanta lernolibro por ukrainoj, kies aŭtoro estis Miĥajlo Jurkiv. De 1980 en la urbo funkcias E-societo "Amikeco", nun renomita kiel "Spinosfloro".
En la urbo kaj la regiono aktivis la ukrainiaj esperantistoj Nikolao Kriveckij, Viktor Pajuk, Igor Galajĉuk.
Universitatoj
- Okcidenta Ukraina Nacia Universitato
- Ternopila Nacia Medicina Universitato Ivan Horbaĉevskij
- Ternopila Nacia Pedagogia Universitato Volodymyr Hnatiuk
- Ternopila Nacia Teknika Universitato Ivan Puljuy
Konataj naskiĝintoj
- Adelma Vay
- Jindřich Kàan z Albestů
- Władysław Jougan, teologo, historiisto kaj filologo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads