Tiraspolo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Tiraspolo[1] (de la grekaj vortoj Tiras "Dnestro" kaj polis "urbo") estas la ĉefurbo de la memproklamita neagnoskita ŝtato Ĉednestrio (Ĉednestria Moldava Respubliko). La internacia komunumo oficiale konsideras ĝin urbo en orienta Moldavio.

Remove ads
Loĝantaro
En la urbo loĝas 137.016 personoj (laŭ la datumoj de 2018 jaro). El ili:[2]
Historio
La urbo situas ĉe la rivero Dnestro. Ĝi estis fondita ĉe la fortikaĵo Sredinnaja, ekkonstruita laŭ speciala ordono de Aleksandr Suvorov en 1792 post akiro de la teritorio rezulte de rusa-turka milito.
Statuso de la urbo ekde 1795.


En la jaroj 1929-1940 Tiraspolo estis la ĉefurbo de la Moldava Aŭtonoma Soveta Socialista Respubliko (en konsisto de sovetia Ukrainio). En la daŭro de la Dua mondmilito la urbo estis okupita de rumanaj trupoj (la 7-an de aŭgusto 1941), kaj tiam ĝi iĝis la ĉefurbo de la satelita rumana teritorio Transnistrio. Ĉirkaŭ 4 mil homoj estis mortigitaj en la urbo dum la okupado, inter ili 1,5 mil hebreoj. La 12-an de aprilo 1944 la urbon konkeris sovetia armeo, ekde tiam ĝi apartenas al la Moldava Soveta Socialisma Respubliko.
Post la milito la urbo multe industriiĝis kaj kreskis, iĝinte la dua plej granda urbo de Moldavio post Kiŝinevo.
La 2-an de septembro 1990, en la urbo estis proklamita Ĉednestria Moldava Respubliko, kiu restas ĝis nun neagnoskita de la internaciaj institucioj.
Remove ads
Urbaj esperantistoj
Servoj
Eksteraj ligiloj
- (angle) Tiraspol Times & Weekly Review Arkivigite je 2007-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
- (angle) Visit PMR
- (ruse) Tiraspol.info
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads