Testio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Laŭ la helena mitologio, Testio (el la greka Θέστιος, devotulo de Hero) estis la nomo de du reĝoj:
Remove ads
Testio, reĝo de Pleŭrono

La unua Testio estis reĝo de Pleŭrono, en Etolio. Li estis filo de la milita dio Areso kaj de Demonico[1], aŭ de Agenoro (reĝo de Etolio) kaj Epikasto, laŭ malsama versio[2].
Testio estis fidela aliancano de la reĝoj de Lakonio, Tindaro kaj Ikario, en ilia milito kontraŭ Hipokoonto[3]. Kiam ĉi tiu lasta kaj la Hipokoontidoj elpelis Tindaron el Sparto, Testio protektis lin en Pleŭrono, ĝis kiam Heraklo venkis la uzurpinton kaj redonis la lakonian kronon al Tindaro. Dankeme, tiu lasta edziĝis al Ledo, filino de Testio.
Testio edziĝis al Leŭkipo[4], aŭ al Deidamio[5] (filino de Periero) aŭ al Eŭritemiso[6] (filino de Kleobeo), laŭ la diversaj tradicioj. Kun iu el ŝi, li havis multnombran idaron, inter kiu elstaris Ledo, Ifiklo kaj Alteo, konataj kiel Testiidoj pro tio[7].
La filoj de Testio mortis post la ĉaso de la Kalidona Apro, en kverelo kontraŭ Meleagro pro la ĉasa trofeo. Testio mem postulis la felon kaj dentegojn de la besto, pledante ke lia filo estis tiu, kiu unue vundis la apron. Meleagro furioze reagis, pro tio ke laŭ li la venkinto estis Atalanto, al kiu li enamiĝis. El tio devenis milito, inter la kalidonanoj kaj la kuretoj, ĉefitaj de la filoj de Testio, kiun aliaj verkistoj atribuas al teritoria konflikto. En tiu milito Meleagro mortigis ĉiujn filojn de Testio, kvankam li mem trovis morton ĉe ĝi.
Remove ads
Testio, reĝo de Beotio

Krom la antaŭa, Testio (pli ofte nomata Tespio) estis filo de la atenaj gereĝoj Ereĥteo kaj Praksiteo. Ĝi estis reĝo de Tespio, en Beotio, kaj edziĝis al Megamedo. Kun ŝi (aŭ kun pliaj virinoj) li estis patro de multaj knabinoj, kiujn Heraklo amis dum sia kvindektaga restado en tiu urbo. Pro li, la filinoj kiujn Heraklo havis kun ili nomiĝis Tespiidinoj.
Remove ads
Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads