Tete

From Wikipedia, the free encyclopedia

Tete
Remove ads

Tete estas grandurbo, provinca ĉefurbo kaj diocezo en Mozambiko. La loknomo signifas: kano.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Mozambiko. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Tete (apartigilo).
Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Tete situas en valo laŭ dekstra bordo de Zambezi. Ĝi estas la plej granda urbo laŭ Zambezi. Maputo etendiĝas 1095 km.

Historio

Tete estis grava komercejo jam antaŭ la kolonia epoko. En 1531 alvenis portugaloj laŭ la rivero. Ili konjektis, ke estas ĉi tie oro. Oni longe komercadis pri eburo kaj oro. En 1761 Tete ricevis urban statuson kaj en 1959 la urbo iĝis provinca ĉefurbo.

Trafiko

Tete havas flughavenon, trairajn ĉefvojon kaj fervojon inter Zimbabvo kaj Malavio. Krome kuras ĉefvojo al nordo.

Klimato

En Tete la temperaturo varias inter 7-46 °C. Jare pluvas po 592 mm. Inter majo-oktobro apenaŭ pluvas.

Vidindaĵoj

  • pendoponto unu kilometron longa, konstruita en 1973

Fontoj

  • Angla, dana, franca kaj portugala Vikipedioj
  • mapo
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads