Theodor Herzl

From Wikipedia, the free encyclopedia

Theodor Herzl
Remove ads

Theodor HERZL [tEodor hErcl] (esperante Teodoro Herclo) (naskiĝis 2-an de majo 1860 en Peŝto en Aŭstrio-Hungario, mortis la 3-an de julio 1903 en Reichenau-Edlach) estis aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto. Li estas konsiderata unu el la decidaj personoj kiuj kreis cionismon, do rezulte de la ŝtato Israelo.

Thumb
La familio de Theodor Herzl, ĉ. 1866-1873
Thumb
Theodor Herzl en la aĝo 5 jaroj, Pest
Thumb
Theodor Herzl kiel nuna ĵurnalisto en la jaro ĉ. 1878 en Vieno
Thumb
La germana eldono de La Juda Ŝtato, la eldono el la jaro 1896
Thumb
Theodor Herzl dum la veturo al Palestino, 1898
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

En la hebrea lingvo oni nomas lin "Binjamin Ze'ev" (בנימין זאב).

Remove ads

Biografio

Li estis la dua infano de Jakobo kaj Jeanette Herzl, kiuj estis germanlingvaj asimiligitaj judoj. Ili loĝis en la brikdomo ĉe la strato Tabak (germane: Tabak Gasse), apud la Granda Sinagogo de Budapeŝto. En 1896, kiam en Parizo manifestiĝis kontraŭjudaj tendencoj, li verkis la libron Der Judenstaat (germane, en Esperanto "La Juda Ŝtato"), en kiu li proponis la kreadon de ŝtato por judoj. La libro defendis la opinion, ke judoj ne povas esperi pacan kaj justan vivon inter aliaj popoloj; ĝi poste estis idea bazo de la fondo de Israelo. La oficiala proklamo de Israelo en Tel-Avivo je la 4-a de majo 1948 okazis sub portreto de Herzl. Pretere, L. L. Zamenhof, kiu estis aktiva en la cionisma movado ĝis 1886 aŭ 1887, ne subtenis la ideojn de Herzl; lia celo estis paca kunvivado de la religioj surbaze de hilelismo.

Remove ads

Verkoj

En Esperanto

En aliaj lingvoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads