Tim Robbins

usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia

Tim Robbins
Remove ads

Tim ROBBINS naskiĝis la  16-an de oktobro 1958 (nun 1958-10-16) estas usona aktoro, scenaristo, reĝisoro kaj produktoro.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Thumb
Tim Robbins

Robbins naskiĝis en West Covina, Kalifornio. Lia patro estis la folk-kantisto Gil Robbins. En la aĝo de 12 jaroj Tim Robbins aliĝis al la Theatre for a New City, krome li agadis en la drama klubo de sia lernejo.

Li studis aktoradon en Losanĝeleso, poste, en 1981, li kun kelkaj kunuloj fondis la avantgardisman teatran grupon Actors' Gang.

Post kelkaj televidaj roloj, li en la jaro 1984 ricevis sian unuan malgrandan kino-rolon: en la filmo Toy Soldiers. Sekvis aro da epizodaj roloj, sed grandan atenton li rikoltis per la sportista filmo Bull Durham en 1988. Dum la laboroj por tiu ĉi filmo li komencis amrilaton kun sia kolegino Susan Sarandon, kiu ĝis nun restas.

Aro da grandaj roloj sekvis, krome li komencis verki scenarojn kaj agi kiel produktoro kaj reĝisoro. La filmo Dead Man Walking donis al li la honoron, esti nomumita por la Oskaro en la fako reĝisorado. Li gajnis la premion en 2004 pro sia rolo en la filmo Mystic River.

Remove ads

Listo de filmoj

Pliaj informoj Jaro, Titolo ...
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads