Tim Roth

From Wikipedia, the free encyclopedia

Tim Roth
Remove ads

Timothy Simon ROTH (14-a de majo 1961) estas angla aktoro kaj reĝisoro. Li faris sian premieron en televida filmo Made in Britain (1982). Li akiris kritikan laŭdon pro sia rolo kiel Myron en The Hit (1984), pro kio li estis nomumita por la premio BAFTA por la plej Promesplena Novulo. Inter grupo de elstaraj britaj aktoroj de la epoko, nome la "Brit Pack", Roth gajnis pli da atento pro siaj ludoj en The Cook, the Thief, His Wife & Her Lover (1989), Vincent kaj Theo (1990) pri Vincent van Gogh kaj Rosencrantz and Guildenstern Are Dead (1990).

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Li poste atingis internacian agnoskon pro sia apero en filmoj de Quentin Tarantino, kiel en Reservoir Dogs (1992), Pulp Fiction (1994), Four Rooms (1995) kaj The Hateful Eight (2015). Pro la historia dramo Rob Roy (1995), Roth ricevis la premion BAFTA Award por la Plej Bonkvalita Aktoro en Duaranga Rolo kaj estis nomumita por Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Aktoro en Duaranga Rolo. Li faris reĝisoran debuton per The War Zone (1999), pro kiu li ricevis nombrajn honorojn.

Thumb
Roth en la Festivalo de Cannes de 2012.

Aliaj gravaj filmoj de Roth estas Captives (1994), Little Odessa (1994), Everyone Says I Love You (1996), Gridlock'd (1997), Deceiver (1997), La leggenda del pianista sull'oceano (1998), Planet of the Apes (2001), Invincible – Unbesiegbar (2001), Funny Games (2007), The Incredible Hulk (2008), Arbitrage (2012), Broken (2012), Selma (2014), 600 millas (2016) kaj Once Upon a Time in Hollywood (2019). Li stelulis ankaŭ kiel Cal Lightman en la serio de Fox Lie to Me kaj kiel Jack Worth en la serio de Sky Atlantic Tin Star.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads