Libro de Tobit
duakanona libro de la katolika kaj ortodoksa Biblioj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Tobit estas unu el la Dua-kanonaj libroj (de la Malnova Testamento) en la Biblio.
Remove ads
Nomo

La libro nomiĝas
- en la hebrea:
- en la greka Septuaginto (LXX):
- en la latina Nova Vulgato:
Enhavo
Ĝenre saĝeco per fabelo, el popola rakontaro kvankam estas fikciaj historiaj (Asiriaj?) cirkonstancoj; eble en la 2-a jarcento a. K., el la hebrea diasporo. Pri ĝi en Qumran oni trovis hebreajn kaj arameajn skribaĵajn fragmentojn. La nuna tradukaĵo sekvas la greklingvan septuagintan tekston, de kiu ni posedas du versiojn malsamajn nur pro longeco. La Vulgato sekvas la malpli longan same kiel la nuna esperantigo, kvankam foje estas preferata la pli longa.
La popoleca origino de tiu rakonto videblas precipe en la diablo Asmodeo kiu enamiĝas al la junulino Sara, de kiu li mortigas sinsekve la sep svatiĝantojn sojle de la unuanokta lito. Tobias, la filo Tobit, lin forfuĝigas al Egiptujo pere de la fumodoro de bruligitaj koraj kaj hepataj eroj de la kaptita fiŝo. Sed la fantaziaj strangaĵoj ne malhelpas ke el tia fantaziaĵo eliru morala teologio: ĉie, eĉ en fremdaj landoj, la observo de la Moseaj leĝo kaj preceptoj fruktas prosperon fartan kaj havaĵan
Remove ads
Strukturo
Jen ebla strukturo: [1]
- Enkonduko (Tob 1,1-2)
- Defio kaj mizero de Tobit (1,3 - 3,17)
- Savado per Dio (Tob 4 - 12)
- Glorado de la savinta Dio kaj lastaj admonoj (Tob 13,1 - 14,11)
- Fino (Tob 14,12-15)
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads