Tony Hawk

usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia

Tony Hawk
Remove ads

Tony Hawk (kromnomo The Birdman) (naskiĝis la 12-an de majo 1968 en Carlsbad) estas usona rultabula veturisto, kiu unuafoje faris 2,5-oblan (900°) turniĝon ĉirkaŭ la korpoakso.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Remove ads

Rultabulisto: The Birdman

En 1982 Hawk, tiam 14-jaraĝa, ekkonkuris inter profesiuloj en la teamo de Powell & Peralta, de la Bones Brigade. 16-jaraĝe li estis vidita kiel la plej bona rultabulisto de la mondo. 17-jaraĝe li aĉetis sian unua domon. Meze de la 1980-aj jaroj, li estis sukcesege: Tony Hawk iĝis 12-foja monda majstro (jaron post jaro). Li venkis preskaŭ ĉiun konkuron, kiun li partoprenis (73 el 103, 19-foje estis li la 2-a). Tiutempe li elpensis 85 novajn trikojn.

Komence de la 1990-aj jaroj, okazis por li subiro. Lia firmao (Birdhouse) preskaŭ bankrotis en 1991, sed finfine reviviĝis en 1998 (post lia sukceso en 1985).

Hawk aperis lastfoje en 1999 en konkuroj, kiam li faris la 2,5-oblan turniĝon. Poste li rultabulis nur pro amuzo kaj laboris kiel komentisto de rultabulaj konkuroj.

Remove ads

Videoludoj: Tony Hawk's Pro Skater

Ekde 1999 Hawk kunlaboras kun videoludaj firmaoj por krei videoludilajn ludojn en kiuj oni povas rultabuli kiel profesiulo. Aperis 17 videoludoj inter 1999 kaj 2018. La unuaj videoludoj staras inter la plej popularaj videoludoj de la 2000-aj jaroj, ĉefe pro ilia unika ludmaniero, la muziko kaj la ĉiama plibonigo kompare al la antaŭaj ludoj. Tony Hawk's Pro Skater 2 kaj Tony Hawk's Pro Skater 3 estas konsideritaj kiel la plej bonaj ludoj por PlayStation kaj PlayStation 2.

Pliaj informoj Jaro, Titolo ...
Remove ads

Literaturo

  • Tony Hawk: Hawk: Occupation: Skateboarder. Regan Books 2001, ISBN 0-06-095831-6
  • Tony Hawk: Between Boardslides and Burnout: My Notes from the Road. Regan Books 2002, ISBN 0-06-008631-9
  • Tony Hawk, Sean Mortimer: Tony Hawk: Professional Skateboarder. Regan Books 2002, ISBN 0-06-009689-6

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads