Tormento
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Tormento estas romano de la hispana verkisto Benito Pérez Galdós publikigita en 1884.[1] Ĝi estas unu de tiuj kiuj malfermas la ciklon de la "Novelas españolas contemporáneas" (nuntempaj hispanaj romanoj), kunhavanta rolulojn kun El doctor Centeno, kiu antaŭas, kaj La de Bringas, kiu sekvas, kio supozigas, ke la aŭtoro eble intencis krei trilogion. Ĉiuokaze la triopo disvolvigas agadon en tio kio konatiĝis kaj studiĝis kiel Madrido galdosa.[2] La titolo de la romano havas propran signifon per si mem, nome turmento, kiun suferas la protagonistino, kaj funkcias ankaŭ kiel aludo al la protagonistino mem.
Remove ads
Intrigo
La agado de la romano okazas en Madrido dum la finaj monatoj de 1867 kaj la unuaj de 1868, nome en la periodo antaŭa al eltronigo de la reĝino Isabel la 2-a kaj la eko de la periodo nomita "Revolucia Jarseso".[3] En tiu historia kadro rakontas Galdós, per tono preskaŭ humora en sia literatura debuto per iela ritmo de felietono kaj feliĉa fino, la malfacilaĵojn de la esperpenta triopo formita de juna orfino (Amparo Sánchez Emperador, alinome "Tormento"), sieĝata de la "sakrilegia pasio" de maldeca pastro (Pedro Polo Cortés), kaj savita de elaĉeta riĉa migrinto en Ameriko (Agustín Caballero).[4] La am/tormenta triangulo estas komplementara per kvara rolulo, Rosalía Pipaón, konata kiel "la de Bringas" edzino de malriĉa malaltnivela funkciulo Francisco de Bringas, reprezentantoj de la vivmaniero super la realaj ebloj fare de la madrida burĝaro de la epoko.[5] En la strukturo false felietona de la romano, Rosalía de Bringas estas la "maliculo", kiu klopodas allogi la eks-migrinton Agustín por unu de siaj filinoj, kaj forĵeti la fratinojn Amparo kaj Refugio (Sánchez Emperador) al stratvivaĉo.[6]
Remove ads
Pliaj informoj
En 1974, oni premieris kinan version samnoman, reĝisorita de la hispana Pedro Olea; kun Ana Belén kiel Amparo kaj Concha Velasco kiel Rosalía de Bringas.
Notoj
Bibliografio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
