Trajnsurfado
vojaĝado per trajno aŭ simila veturilo kiel tramo ekstere de spacoj intencitaj por pasaĝeroj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Trajnsurfado estas vojaĝado per trajno aŭ simila veturilo kiel tramo ekstere de spacoj intencitaj por pasaĝeroj, kaj precipe ekstere de fermitaj spacoj. Ĉi tiu aktiveco estas danĝera kaj malpermesita pli-malpli ĉie en la mondo. Tamen, ĝi jam delonge foje okazis kaj daŭre okazas pro pluraj motivoj.

Remove ads
Motivoj
Eblaj motivoj por trajnsurfi estas ĉefe du, nome praktiko kaj plezuro.
Praktiko
Foje oni trajnsurfas ĉar la veturilo estas tiel ekstreme plena, ke eĉ ne eblas eniri tra la pordo. Alternative oni trajnsurfas por eviti pagon de la biletkosto, aŭ por eviti restriktoj kiel deziro de la fervojkompanio ke ne estu pli da pasaĝeroj ol sidlokoj aŭ ol alia difinita kvanto.
Plezuro
Multaj tamen trajnsurfas sen iu ajn neceso vojaĝi, por pura plezuro, por montri siajn kapablojn aŭ sian kuraĝon. [1]
Remove ads
Lokoj sur trajnoj
Trajnsurfado okazas sur kaj pasaĝertrajnoj kaj kargotrajnoj. Inter pasaĝertrajnoj ĝi pli oftas sur ĉeurbaj trajnoj kompare kun longdistancaj trajnoj kaj altrapidaj trajnoj. Populara estas ankaŭ surfado sur tramoj kaj trajnoj de metroo [2]. Jam delonge fervojkompanioj klopodas eviti aŭ almenaŭ malfaciligi trajnsurfadon. Pri tio ekzemple bredoj sub kaj teniloj apud pordoj de pasaĝervagonoj jam malaperis. Lokoj kie eblas aŭ eblis surfi estas interalie:
- ekstera flanko de pordoj de vagonoj (apenaŭ plu eblas) aŭ de la lokomotivo
- tegmento de vagonoj aŭ de la lokomotivo
- malantaŭa kuplilo de la lasta vagono aŭ plursekcia trajno, aŭ malpli ofte la antaŭa kuplilo se sub vidkampo de la ŝoforo
- kuplilo aŭ spaco inter du aŭ facile kupleblaj aŭ pli-malpli daŭre kunigitaj vagonoj aŭ sekcioj
Remove ads
Danĝeroj
Trajnsurfado estas forte danĝera. Malfeliĉaj okazaĵoj, kiuj ofte okazas pluraj sinsekve, inkluzivigas kunpremon dum pasado tra kurbiĝo de trako, elektrodamaĝon pro alproksimiĝo al supertraka kontakta lineo aŭ alia elektrokondukta parto, kolizion kun nemoviĝanta objekto apud aŭ supre de la trako, falon de trajno, kaj surveturon far trajno, aŭ sama sur kiu oni antaŭe surfis, aŭ alia. Tiuj siavice ofte rezultigas morton aŭ gravan kaj daŭran sandamaĝon. Krom tio prezentiĝas juraj riskoj kiel monpuno, prizono kaj rimarko en registro de krimoj.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads