Trakai

From Wikipedia, the free encyclopedia

Trakai
Remove ads

Trakai estas historia urbeto en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Trakai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Vilnius (Vilno). En 2023 en la urbeto vivis 5 912 loĝantoj.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...

Trakai estis fama dum la frua mezepoko pro kastelo konstruita laŭ iniciato de la litova grandduko Gediminas dum la 13-a jarcento. Multaj aliaj kasteloj konstruiĝis en la areo sekve de tiu unua. Dum multaj jaroj, la regiono distingiĝis de la aliaj partoj de Litovio, ĉar ĉi tie kunvivis multaj etnaj grupoj, krom litovoj ekzemple karaimoj, tataroj, rusoj kaj poloj. Dum la 16-a jarcento ĝi politike kaj ekonomie malpligraviĝis. Dum milito kun Rusio, la urbo komplete detruiĝis. Dum la lastaj jardekoj ĝi rekonstruiĝis kaj multaj festoj celebriĝas tie. Pro sia mezepoka etoso, la urbo ofte bildiĝas sur litovaj poŝtmarkoj.

Remove ads

Geografio

Thumb
Trakai estas grava turisma allogaĵo, grava ankaŭ pro etnaj kialoj, ĉar tie ankoraŭ loĝas karaimoj

La urbo troviĝas 28 kilometrojn okcidente de Vilno. Estas 200 lagoj en la regiono, el inter ili la plej profunda (46,7 m) estas Galvė kun 21 insuloj. Galvė kovras areon de 3,88 km², la lago Vilkokšnis 3,37 km² kaj la lago Skaistis 2.96 km².

Dum aprilo 1991 fondiĝis la Historia Nacia Parko Trakai por konservi la regionon, kiu kaj estas nacia kultura heredaĵo kaj aŭtentika natura rezervejo. La parka teritorio kovras 82 km², aldoniĝas 34 km² kovritaj per arbaroj kaj 130 km² kovritaj per lagoj.

Remove ads

Ĝemelaj urboj

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads