Ivano-Frankivsko
urbo en Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ivano-Frankivsko[1] (ukraine Івано-Франківськ) estas grava urbo en Ukrainio – centro de Ivano-Frankivska provinco.
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ivano-Frankivsk (stacidomo). |

Laŭ la stato de 2022 en la urbo Ivano-Frankivsko vivis 238 196 loĝantoj sur areo de 119 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 002 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Uhriniv.
Remove ads
Historio
La loĝloko en la 2-a jarmilo grandparte estis parto de la Grandduklando Litovio, poste de Pollando-Litovio, kie ĝi ekhavis urborajtojn en 1662, ekde 1772 de la Aŭstria imperio (havante germanan urbonomon Stanislau) kaj ekde 1919 de Pollando (havante polan nomon Stanyslawiw ekde 1919, Stanisławów ekde 1921). Kiel multaj urboj de la regiono, ĝis komenco de la 1940-aj jaroj la urbo estis je granda parto juda kaj jidlingva,[2] ĝia nomo estis סטניבסל (Stanislaŭ aŭ Stanislav, la lasta sono en la Internacia Fonetika Alfabeto estas β). En la ukraina lingvo la urbo neoficiale nomiĝis Stanislav (ukraine Станіслав), ekde 1919 ĝis 1962 Stanislaviv (ukraine Станіславів), ekde 1944 kadre de la Ukraina SSR tute oficiale. Ĝi ricevis sian novan ukrainan nomon en 1962 memore al la verkisto Ivan Franko, por plifortigi la ukrainan identecon de la urbo.
Nazia okupado
En oktobro 1941 pli ol 12 000 judoj en la urbo estis pafmortigitaj, la aliaj estis deportitaj al la nazia ekstermejo Bełżec/Belzec en 1942 kaj preskaŭ ĉiuj estis mortigitaj tie, ĝis la koncentrejo malinstaliĝis en januaro/februaro 1943. En la urbo, virino de juda origino kaj ŝiaj 2 filinoj estiĝis Atestantoj de Jehovo. Ili vivis en juda geto. Atestantoj de Jehovo eksciis, ke la nazioj planis ekzekuti ĉiujn judojn en la urbo, kaj ili organizis eskapon por la 3 virinoj. Riskante siajn proprajn vivojn, la Atestantoj kaŝadis tiujn judajn fratinojn dum la tuta tempo de la milito[3]. La Soveta armeo okupis la urbon en 1944.

la centra placo en 2004
Remove ads
Famuloj
Partneraj urboj
Inter la partneraj urboj de Ivano-Frankivsko estas
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads