Traĥeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Traĥeo[1] aŭ trakeo[2] estas spirtubo ĉe pulmaj vertebruloj, kondukanta la aeron de la faringo al la pulmoj, dividata ĉe la malsupra parto en du bronkojn.
Ĝin rigidigas C-formaj kartilagaj ringoj; inter la finoj de la C-formo troviĝas glatmuskoloj. La mukozo konsistas el plurvica cilindra vila epitelio kaj glandaj ĉeloj.
Traĥeo estas ankaŭ spirtubo ĉe surteraj artikuloj. Ĝi evoluas per enpenetro de la ektodermo. Ĝi dividiĝas plurfoje en la korpo kaj kondukas aeron direkte al la organoj, preskaŭ al la ĉeloj.
Remove ads
Vidu ankaŭ
- traĥeo (planto)
- traĥeito (inflamo de la traĥeo)
- traĥeuloj (subklado de artikuloj spirantaj per traĥeoj kaj plejparte vivantaj surtere aŭ en la aero: araneoidoj, miriapodoj, insekto...)
- pratraĥeuloj (klaso de primitivaj traĥeuloj, montrantaj similecon kun anelidoj (Onychophora))
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads