Transformo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Transformo estas procedo de enĉeligo de fremda DNA-molekulo kaj ĝia enigo en la genaron sen iuj perantoj (malsimile al transfekto en kiu viruso rolas kiel peranto). Ĝi estas meĥanismo de horizontala transdono de genoj same kiel bakteria konjugiĝo, sed, malsimile al tiu ĉi, ĝi ne bezonas rektan kontakton inter ĉeloj. Plej ofte fenomeno de transformo estas observata en prokariotoj, sed ekzistas ankaŭ manieroj por instigi transformon de gistoj kaj aliaj fungoj kaj eĉ plantoj kaj animaloj

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Genetika transformo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Transformo (apartigilo).
Remove ads

Transformo en bakterioj

Koncerne transformon de bakterioj plej ofte temas pri transdono de tiel-nomata nuda DNA, t.e. DNA sen iuj proteinoj kaj ne ene de iu ĉelo. Ĉ. 1% de ĉiuj bakteriaj specioj estas montritaj kiel nature kapablaj enĉeligi fremdan DNA en laboratoriaj kondiĉoj. Oni kredas ke multe pli povas fari tion en natura medio. Tiuj specioj havas specialajn molekulajn meĥanismojn por transvenigo de DNA tra ĉelmuro kaj ĉelmembrano[1]. Bakterioj, kiuj havas kapablon enĉeligi fremdan genaron nomiĝas "kompetentaj bakterioj".

Por specioj, kiuj ne havas naturan eblecon por transformo, sciencistoj havas manierojn faciligi la eniĝon de DNA-molekuloj en la ĉelon. Por tio la bakterioj troviĝantaj en fazo de eksponenciala kresko estas rompitaj (ekz. per kalka kloro je 4 °C). Dum tiu fazo, la bakteriaj ĉelmembranoj kaj ĉelmuroj senĉese rearanĝiĝas kaj estas pli rompiĝemaj. Damaĝitaj muroj estas pli facile traireblaj por DNA. La bakterioj tiel pretigitaj, estas kontaktigitaj kun la solvaĵo kiun enhavas la enĉeligendajn DNA-kombinaĵojn. Iam, por pli probabla sukceso, la tiel damaĝitaj ĉeloj estas ree atakitaj por formiĝo de mikroporoj - plej ofte, per termika aŭ elektra ŝoko. Oni ŝokas la ĉelojn provokante formiĝon de poroj en ĉela membrano. Tra ili DNA povas penetri la ĉelon.

Thumb

Post la eniĝo, fremda DNA povas rekombiniĝi kun DNA de fastiga ĉelo kaj esprimiĝi. Tiel eblas doni al ĉeloj novan fenotipon (ekz. rezistecon kontraŭ antibiotikoj, eblon produkti pigmentojn, novajn metabolismajn trajtojn, eblon travivi nefavorajn kondiĉojn ktp.) Pro tio bakteria transformo estas vaste uzata kaj studata por medicino kaj bioteknologio.

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads