Trebišov

urbo de Slovakio From Wikipedia, the free encyclopedia

Trebišov
Remove ads

Trebišov, hungare Tőketerebes, germane Trebischau estas urbo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov, kies distriktejo estas.

Thumb
Vido al Trebišov
Thumb
Katolika preĝejo de Trebišov
Thumb
Maŭzoleo de Andrássy en Trebišov
Thumb
Kastelo de Trebišov
Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Remove ads

Situo

La urbo situas laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Slovenské Nové Mesto-Michalovce. Košice troviĝas 45 km.

Historio

La unua mencio skribe okazis en 1219 en formo Terebus. Familio Terebesi konstruis fortikaĵon en la 13-a jarcento, kiun Matiaso la 1-a okupis post longa sieĝo en 1483. Baldaŭe la fortikaĵo pligrandiĝis, kiun Gabrielo Bethlen en 1619, la Habsburgoj en 1675 okupis. La lasta okupinto estis Emeriko Thököly, kiu poste faris ruina la fortikaĵon. En la komunumo kastelo konstruiĝis en 1786. Alvenis slovakoj kaj rutenoj en la 18-a jarcento. Okazis salvo en 1831, sekve finiĝis la ribelo nomata pri ĥolero. En 1910 en la urbeto loĝis 4708 da loĝantoj (2323 hungaroj, 2181 slovakoj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Zemplén, al distrikto de Gálszécs. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko, dume inter 1938-1944 rehungariĝis laŭ la Arbitracio de Vieno, kiu deklaris tion, ke tiuj komunumoj, kie hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 2001 loĝis tie 22 342 da homoj, precipe slovakoj. Laŭ la planoj en 2012 ekfunkcios karboelektrejo, kiun la hungaroj kritikadas.

Remove ads

Vidindaĵoj

Urba parko

La urba parko havas areon 62 ha. Ĝi estiĝis fine de la 18-a jarcento laŭ modelo de anglaj parkoj. Lignaĵoj plantitaj en la parko estis importitaj el la tuta mondo.

Thumb
Urba parko printempe - lageto
Thumb
Urba parko aŭtune - lageto
Thumb
Parko kun la kastela ĝardeno

Famuloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads