Treblinka (ekstermejo)

koncentrejo From Wikipedia, the free encyclopedia

Treblinka (ekstermejo)map
Remove ads

Treblinka, estis la nomo de du germanaj-naziaj ejoj, koncentrejo kaj ekstermejo, la dua plej grava post la nazia ekstermejo Auschwitz (Aŭŝvico) en la okupita Eŭropo. Ĝi situis en la komunumo Małkinia Górna, en la nuna distrikto Ostrów en Mazovio de la provinco (historie vojevodio) Mazovio en Pollando.

Thumb
Ŝildo de la stacidomo de Treblinka, ekspoziciata nun en Jad Vaŝem
Thumb
Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejoj]n, la plejparton de la koncentrejoj kaj la deportvojojn
Thumb
Memoraĵo de Treblinka
Thumb
Memoraĵo de Treblinka

La unua ejo konstruita en 1941 kiel laborejo por krimakuzitoj situis je cento da kilometroj nordoriente de Varsovio [1], proksime de la urbo Małkinia [2], en la okupita Pollando.

Iom malpli ol jaro post la malfermo de tiu ejo, kiu estis poste konata sub la nomo de Treblinka 1, dua ejo estis konstruita, kiu rapide iĝis grava ilo en la plano pri ekstermado de judoj elpensita de la tria imperio. Treblinka 2, konstruita de germanaj entreprenoj dungintaj judajn kaj polajn sklavmalliberulojn, iĝis ekstermejo por la judoj el centra Eŭropo. Je ĉirkaŭ du kilometroj de la unua ejo, Treblinka 2 iĝis rapide la plej granda ekstermejo en Ĝenerala Gubernio, kie estis murditaj judoj de polaj getoj kaj ankaŭ de Protektorato Bohemio kaj Moravio, Slovaka ŝtato, Aŭstrio, Jugoslavio, Grekio kaj la Germana Regno. Ĉi tie pereis ankaŭ ĉirkaŭ 2 mil ciganoj. La nombro de la viktimoj de Treblinka atingis verŝajne 800 mil personojn. Inter ili estis la fratinoj Zofia kaj Lidja Zamenhof, filinoj de L. L. Zamenhof, Ida Zamenhof, lia plej juna fratino, kaj Janusz Korczak kun siaj infanoj el la Domo de Orfoj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads