Trinkomali

From Wikipedia, the free encyclopedia

Trinkomali
Remove ads

Trinkomali, laŭ sinhala lingvo ත්රිකුණාමළය, laŭ tamila lingvo திருகோணமலை, angle Trincomalee estas urbego, universitata urbo kaj signifa havenurbo en Orienta Provinco (Srilanko), en la samnoma distrikto. La haveno estas unu el la plej profundaj havenoj en la mondo, spite tion la haveno nun estas malgrava.

Thumb
Mapo pri Srilanko, kie estas videbla Trinkomali (laŭ la angla nomo) laŭ la orienta marbordo
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, En TTT ...
Remove ads

Bazaj informoj

Thumb
Katolika preĝejo en Trinkomali
Thumb
Preĝejo en Trinkomali

Geografio

Trinkomali situas en la norda parto de la lando laŭ la marbordo. Batticaloa troviĝas 108, Kalmunai 143, Kandi (Srilanko) 156, Ĉavakaĉeri 169, Point Pedro 177, Ĝafna 183, Negombo 216, Sri Jayawardenapura Kotte 236, Kolombo (urbo) 237, Moratuva 249 kilometrojn.

Historio

Historio de Trinkomali komenciĝis antaŭ jarmiloj. Ĝi estas unu el la plej maljunaj urboj en Azio, ĝi funkciis kiel grava mara havenurbo en la internacia komerchistorio. La antikva nomo estis Gokanna. Por la hinduoj la urbo havis sanktan statuson. En la praa mondo ĝi sinsekve estis la ĉefurbo de orientaj regnoj en la insulo. La unuaj eŭropanoj estis la portugaloj en la 17-a jarcento, ili detruis templojn por profiti la ŝtonojn, kiuj estis uzitaj por fortikaĵo. Alvenis danoj en 1620, baldaŭ la nederlandanoj, la francoj, fine britoj ekde 1795. Brita Cejlono formiĝis en 1815 ĝis la sendependiĝo en 1948. Dum la 2-a mondmilito en 1942 la japanoj bombardis Trinkomali-n. En decembro de 2004 granda cunamo trafis la havenon.

Trafiko

Thumb
La maro en Trinkomali
Thumb
Fortikaĵmuro kaj marbordo en Trinkomali

3 ĉefŝoseoj kuras al Trinkomali, krome estas vojo laŭ la norda marbordo. La haveno estas la kvina plej granda natura haveno en la mondo. En 2015 Barato kaj Srilanko konsentis krei grandan naftodeponejon. Trinkomali havas ankaŭ armean flughavenon kaj fervojan finstacion.

Eduko

En Trinkomali kampuso de universitato en Batticaloa funkcias, krome estas mararmea kaj aerarmea akademio (establita en 1967, havanta universitatrangon ekde 2001).

Klimato

La klimato de Trinkomali estas tropika kun 2 sezonoj. La seka sezono daŭras de marto ĝis julio, la ceteraj monatoj apartenas al la pluva sezono. Jare pluvas 1569 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.

Vidindaĵoj

  • kristanaj preĝejoj
  • hinduaj temploj
  • Templo de la Mil Kolumnoj (hindua templo el la 7-a jarcento ekster la urbo)
  • fortikaĵo
  • plaĝoj
  • 7 varmaj fontoj apud la urbego

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads