Kelkopa stelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kelkopa stelo aŭ kelkobla stelo estas pluraj steloj, vidataj tre proksime aŭ eĉ ne distingeblaj kaj videblaj kiel unu stelo. Ĉiu aparta stelo de kelkopa stelo estas nomata kiel komponanto. Ankaŭ povas esti ke komponanto de kelkopa stelo mem estas kelkopa stelo.
Ekzistas aro da diversaj stelsistemoj kiuj havas:
- Aŭ komponantojn ŝajne najbarajn, sed kiuj estas hazarde sur la sama vidlinio kvankam vere foraj unuj de la aliaj kaj de la observanto. Nur tiam temas pri kelkobla stelsitemo. Kiam temas pri dustelo, ili nomiĝas duobla stelo

- Aŭ komponantojn vere najbarajn kiuj gravite interagas kaj orbitas unuj ĉirkaŭ la aliaj. Nur tiam temas pri kelkopa stelsistemo. Kiam temas pri dustelo, ili nomiĝas duopa stelo
Kutime ĉiu komponanto de kelkopa stelo estas nomata per aldono de majuskla latina litero, ekde "A", je fino de nomo de la kelkopa stelo.


Laŭ rimarkindaj kelkopecoj, kelkopaj steloj apartenas al jenaj specoj (sed la speco certe dependas de observeblecoj de la observanto):
- Videbla kelkopa stelo - komponantoj estas videblaj kiel apartaj steloj.
- Eklipsa kelkopa stelo - komponantaj periode eklipsas unuj la aliajn, kaj tiam la tuta heleco de steloj portempe malpligrandiĝas. Por ke tio eblu, la observanto devas rigardi sufiĉe laŭ la ebeno de la orbitoj, do la sistemo devas esti videbla deflanke. Malpligrandiĝo de la heleco okazas dufoje dum ĉiu periodo de la orbitado inter du steloj, kiam la unua komponanto eklipsas la duan kaj kiam la dua komponanto eklipsas la unuan. Grandecoj de tiuj du malpligrandiĝoj povas esti diversaj.
- Spektra kelkopa stelo - la komponantaj dum la orbitadoj periode moviĝas proksimen kaj malproksimen de la observanto, pro tio iliaj spektraj linioj bluen- aŭ rugen-ŝoviĝas. Ĉar videbla spektro estas sumo de spektroj de komponantoj, ĉi tio povas aspekti kiel perioda plilarĝiĝo de spektraj linioj.
- Astrometria kelkopa stelo - nur parto de la komponantoj estas videblaj, sed ili moviĝas en la ĉielo je ondsimilaj kurboj. Pro tio eblas konkludi, ke estas aliaj nevideblaj komponantoj, kaj la ŝajnaj moviĝoj estas la sumo de la liniaj flugoj de la stelsistemoj kaj de la orbitaj moviĝoj. Ekzemplo: la unua malkovro de la duopeco de Siriuso estis laŭ tiu metodo.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
