Triptiko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Triptiko (greke triptychon) estas pentraĵo sur tabulo, konsistante el tri paneloj, el kiuj la du ekstremaj – kunligitaj al la centra per ĉarniroj – povas refaldiĝi kontraŭ tiu kaj ĝin plene kovri. Ĝi elformiĝis en la 14-a jarcento. Oni nomas ankaŭ triptiko la tripartan, alfermeblan etan altaron, bildon.

Remove ads
Defino
Laŭ Francisko Azorín triptiko estas Bildo tripanela; pentraĵo trifaldebla, foje uzata kiel retablo. Triptikoj -aŭ diptikoj, aŭ poliptikoj, laŭ la nombro de folioj- estis nomataj la unuaj libroj aŭ albumoj de la antikvaj grekoj k. romanoj: la folioj -skribotabuletoj- estis el ligno, metalo aŭ eburo, flanke kunligitaj per ŝnuro aŭ ĉarniroj[1] Li indikas etimologion el la greka triptikos, el trais + ptikos (tri faldoj), kaj de tie la latina triptychus. Kaj li aldonas la terminon polikliniko.[2]
Remove ads
Triptiko en Esperanto
Brusela skulptisto, Alxandre Devaert, faris triptikon kun teksto en Esperanto[3] kun aludoj al diversaj religioj kaj filozofioj. Kiam la triptiko estas fermita, oni legas la nekompletan frazon "Mi estas la pordo de la senfina..." kaj kiam ĝi malfermiĝas, aperas la solvo per la lasta vorto : "AMO". La artaĵo simbolas la universalan amon kaj toleremon kaj ĝiaj uzitaj lignospecoj devenas de la kvar anguloj de la mondo: la cipreso, pinarbo kaj cedro estas krome bibliaj arboj[4].
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads