Triptolemo

persono en helenaj mitoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Triptolemo
Remove ads

Triptolemo (el la greka: Τριπτόλεμος) estis laŭ la helena mitologio reĝo el Eleŭziso, kiu lernis de Demetra kaj instruis al siaj regatoj la agrokulturon. Li estis filo de la reĝo Keleo kaj de la reĝino Metanira el Eleŭziso en Atiko.

Thumb
Triptolemo staranta inter Demetra kaj Persefona, ricevante tritikspikojn. Vota reliefo, 440-430 a.K., Nacia muzeo de arkeologio de Ateno
Rapidaj faktoj rolulo de helena mitologio, Informoj ...

Demetra donis al Triptolemo grajnojn el tritiko kaj flugpovan veturilon, kun unu sola rado, tiritan de drakoj por ke li prisemu la grenon ekde la ĉielo sur la tutan teron, instruante, tiamaniere, la arton de agrokulturo. Pere de tio la tuta Grekio lernis planti kaj rikolti la tritikon.

Laŭ aliaj versioj, estis diino tiel dankis al Triptolemo la informon pri sia forrabita filino, Kora.

Pliaj informoj Antaŭe:, Mitaj reĝoj de Eleŭziso ...
Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads