Triuma sistemo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Triuma sistemo estas pozicia nombrosistemo, kies bazo estas 3. La sistemo havas nur 3 signojn por skribi nombrojn, nome: 0 kaj 1 kaj 2. Sistemo ne estas ofte uzata.
La nombro 3 (kun kutima dekuma skribo) estas skribata kiel 10 (legu: unu-nulo). Ĉiu unuo de sekva grado estas 3-oble pli granda ol la antaŭa, t.e. la unuoj de la triuma sistemo sin prezentas kiel vico de nombroj: 1, 3, 9, 27, 81, …, 3n, …
Krom varianto kun ĉiuj pozitivaj ciferoj 0, 1 kaj 2 ekzistas alia prezento de la triuma sistemo: ekvilibra triuma sistemo, kie uziĝas ciferoj -1, 0 kaj 1.
Remove ads
Konvertado el dekuma al triuma sistemo
Por ŝanĝi dekuman nombron (kaj ĉiu sistemo, kies bazo estas pli granda ol 3) en triuma sistemo, oni ĝin dividas konsekvence per 3 kaj skribas ricevitajn restojn 0 kaj 1 aŭ 2 en ordo de la lasta ĝis la unua.
Ekzemplo
- 43 = 14 · 3 + 1
- 14 = 4 · 3 + 2
- 4 = 1 · 3 + 1
- 1 = 0 · 3 + 1
Tiamaniere, la triuma skribo de la nombro 43 estas: 1 2113
Konvertado el triuma al dekuma sistemo
Por ŝanĝi el triuma sistemo, ĉiu cifero de nombro devus multipliki per 3 potencigite per numero de pozicio en nombro.
Remove ads
Kalkulado per triumaj nombroj
- Adiciado:
12021 + 212 --------- 20010
- Multiplikado:
Tabelo de multiplikado estas montrita sube:
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Ternary Base Conversion Konvertilo el kaj al diversaj nombrosistemoj (anglalingve).
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads