Tuarega lingvaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Tuarega lingvaro estas lingvoj (lingvofamilio) de la tuaregoj, el kiuj la plej granda estas la tamaŝeka lingvo. Laŭ alia koncepto, la tuarega lingvo estas dividebla al dialektoj , el kiuj estas unu la tamaŝeka lingvo.
Ĝi estas parolata en suda Alĝerio, en Nigero, Malio kaj en Maŭritanio. La lingvaro havas parolantaron de ĉ. unu miliono kaj estas skribata en la malnova Tifinagh-skribo. Oni provis latinigi la skribon komence de la 20-a jarcento, sed tio fiaskis, sed en la scienco estas kutima. La standardigo de la ortografio okazis en 1966. La lingvokodo por la tuareg estas ISO 639-3 tmh kaj entenas kvar unuopajn lingvojn aŭ dialektojn.
Remove ads
Divido
La tuarega lingv(ar)o estas dividata je sekvaj lingvoj/dialektoj:
- norda tuarega
- Tamahaq/Tahaggart (Tămahăqq/Tăhăggart, Alĝerio, Libio, Nigero, 62.000)
- suda tuarega
- tamaŝeka (Tămášăqq, Malio, Burkina Faso, 280.000)
- tamaŝeka/Tayart (Tămážăqq/Tayărt, Nigero, 250.000)
- tamaŝeka/Tawallammat (Tawəlləmmətt, Nigero, 640.000)
Ĝenerale
La tuaregaj lingvoj apartenas al la berbera lingvaro en la Afrikazia lingvaro. Fonologie, la tuaregaj lingvoj diferencas de la berberaj lingvoj je ekzisto de sep vokalaj fonemoj a, i, u, e, o, ə, ă (ä/æ).
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads