Sierra de los Tuxtlas

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sierra de los Tuxtlas
Remove ads

La Sierra de los Tuxtlas (aŭ Tukstlas-Montaro) estas vulkana zono laŭlonge de la sudorienta Verakruca Golfa Marbordo en sud-centra Meksiko. Pintoj en tiu montaro inkludas Sankta- Marta-Vulkanon kaj Sankta-Marteno-Tukstla-Vulkanon, ambaŭ altiĝantaj super 1700 metroj. Tiu ĉi vulkano estas la nura freŝdate aktiva vulkano en la zono, erupciinte en 1664 kaj denove en majo 1793. Ĝi estas larĝa alkala ŝilda vulkano kun unu kilometron larĝa pinto. Centoj da pli malgrandaj skorio-konusoj troviĝas tra tuta la Tukstlas-Montaro.

Rapidaj faktoj montara sistemo, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+], Supermara alteco ...
Thumb
Situo de Tukstlas-Montaro rilate al Terkolo de Tehuantepeko.
Thumb
Situo de Tukstlas-Montaro.
Thumb
Nubo-ĉirkaŭata Sankta-Marteno-Tukstla-Vulkano.

Aliaj, estingiĝintaj vulkanoj inkludas San Martín Pajapan (1 160 metrojn) kaj Cerro El Vigia (800 metrojn).

La vulkanoj de Tuxtlas-Montaro estas insula anomalio. La vulkanoj estas apartigitaj de la plej proksima vulkano en la Sierra Nevada okcidente je proksimume 250 kilometrojn kaj de la Centr-Amerika Vulkana Zono sudoriente je preskaŭ 330 kilometrojn.

Remove ads

Historio

Tiuj montaroj estis uzitaj kiel fonto de bazalto far la Olmekoj dum la epoko de ilia frua civilizo. Bazalto estis flose transportita tra retejo de riveroj kaj tiam transformita en monumentojn inkluzive de gigantaj kapoj [1].

Tukstlas-montara Biosfera Rezervejo

La supraj flankoj de Sankta-Marteno-Tukstla- kaj de Sankta-Marta-Vulkanoj estas kovritaj de neotropisa pluvarbaro, dum la pli malaltaj partoj estas kovritaj de deformitaj paŝtejoj. La Tukstlas-Montaro inkludas la tutan samnoman biosferan rezervejon. En la areo estas nombraj endemioj, kiel la Tukstla koturnokolombo.

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads