Tulcea
urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Tulcea [tUlĉa] estas urbo en Rumanio, la ĉefurbo de la samnoma distrikto. Ĝi situas en la nordo de la regiono Dobroĝo, la plej orienta parto de Rumanio, proksime de la Nigra Maro. Ĝi posedas gravan havenon ĉe Danubo. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 65 624 loĝantoj sur areo de 199,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 328 loĝantoj/km².
Remove ads
Transporto
Publikaj transportiloj
Tulcea havas publikan transportreton kun aŭtobusoj, servatan de S.C. Transport Public S.A. La ĉefa aŭtobusa linio estas linio 1, kiu ligas la liceon A. Saligny al la kvartalo Neptun (kun variaĵo 1b, de la lieco al ANL). Krome ekzistas pliaj busaj linioj, kiuj servas preskaŭ la tutan urbon. La loka trafiko servas ankaŭ la lokojn Babadag, Nalbant, Iazurile, Nufăru, Visterna kaj Zebil.
Proksime de Tulcea, en Mihail Kogălniceanu, troviĝas flughaveno, de kie efektiviĝis flugoj al Bukareŝto. La flughaveno situas je km 15 de la ŝoseo Tulcea–Constanța.
En Tulcea ekzistas pluraj taksiaj kompanioj. La prezoj estas identaj inter si, sed iom pli altas nokte (22-a – 6-a horoj) ol tage.
Vojoj al Tulcea
Aŭte
Fervoje
En Tulcea ekzistas du stacioj: Tulcea Mărfuri ("vara") kaj Tulcea Oraș ("urba"). Ĉi-lasta, pli grava, estas finstacio de la linio 804, kiu ligas Tulcea al Medgidia (144 km). Labortage iras du paroj de personaj trajnoj al Megidia kaj unu rapidtrajno al Bukareŝto.
Aŭtobuse
- București – Tulcea (buseto)
- Constanța – Tulcea
- Iași – Tulcea
Remove ads
Turismo
Trafiko
Vidu ĉe transporto.
Vizitindaĵoj
Muzeoj
- Instituto de eko-muzeaj esploroj (ICEM)
- Naturscienca muzeo "Danuba Delto" (Delta Dunării)
- Arta muzeo
- Muzeo de etnografio kaj popola arto (MEAP)
- Muzeo de historio kaj arkeologio
Preĝejoj, religiaj kultejoj
- Katedralo de Sankta Nikolao
- Moskeo Azizie
- Sinagogo
- Kirko de Sankta Georgo, "kun la horloĝo"
- Juda tombejo
Edukado
En la komunumo Tulcea estas kvar universitatoj, 11 gimnazioj, 13 ĝeneralaj lernejoj kaj 24 infanvartejoj.
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



