UK 1912

8-a Universala Kongreso de Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia

UK 1912
Remove ads

8-a UK, la 8-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Krakovo, Pollando (tiama Aŭstrio-Hungario) en 1912. 1000 partoprenantoj ĉeestis.[1]

Rapidaj faktoj Universala Kongreso ...
Thumb
Grupo de partoprenantoj kun Antoni Grabowski, Ludoviko Zamenhof kaj aliaj

L. L. Zamenhof diris: „Tiu kongreso estas la lasta, ĉe kiu vi vidos min antaŭ vi; poste, se mi povas veni al vi, vi ĉiam vidos min inter vi.“ Kaj klarigis la kaŭzon de tiu decido.

Laŭ aserto de lia nevo, Julius Glück renkontiĝis dum la kongreso kun Lenin.

Remove ads

Teatraĵoj prezentitaj

  • Mazepa de Juliusz Słowacki, prezentis profesia trupo el la Urba Teatro de Krakovo je la nomo de J. Słowacki. Reĝisoris Ludwik Solski. Rolis: Stanisława Wysocka, Marian Knake-Marjański, Stanisław Stanisławki
  • La Urso de Anton P. Ĉeĥov, prezentis amatora trupo de la Zamenhofa Artista Adeptaro gvidita de V. N. Devjatnin; tri rolantoj el tri landoj: ruso V. N. DEVJATNIN anglino F. L. Adela SCHÄFER, turko R. Rifaat.
Remove ads

Opero

  • Halka, muziko de Stanisław Moniuszko, libreto de W. D. Wolski, prezentis profesia opertrupo el Lvivo. Halka: Leonia Ogrodzka, Zofia: Stefania Z. Marynowicz, Janusz: Adam Orkoński, reĝa tablestro: Józef F. Munclinger.

Dokumentado

Thumb
Poŝtmarko de la kongreso
  • Universala Kongreso de Esperanto. 8, 1912, Kraków, Esperantista Centra Oficejo, 190 p
  • Raporto pri la oka Kongreso de Esperantistoj (Krakovo 1912), Ned Katryn,Presa Esperantista Societo, 1912,99 p.
  • Kongresa libro, Universala Kongreso de Esperanto. 8, 1912, Kraków, Eld. la Organiza Komitato de la Oka, 88 p.
  • Ilustrita gvidlibro tra Kraków kaj cirkauajo. - Kraków : "Polonia", [ca. 1912]. - 38 p. : ill. ; 17 cm - Note: Eldono de Societo "Esperanto" en Kraków. – Kovra titolo: Kraków : urbo de jubilea kongreso 1912. (AB: 96 A 8 dl 14)
  • Ilustrita gvidlibro tra Zakopane, Tatroj kaj Pieniny / en pola lingvo verkis Jan Ruskin. - Kraków : Organiza Komitato de la Oka Kongreso en Kraków, 1912. - 48 p. : ill. ; 15 cm – Kovra titolo: Zakopane, Tatroj kaj Pieniny.
  • Behrendt, Arnold, Universala leterafranko : raporto al la IIIa Kongreso de Universala Esperanto-Asocio, Krakow (11-18 Augusto 1912) / verkis Arnold Behrendt. - Dijono (Francujo) : Laborista Kooperativa Presejo, [1912]. - 16 p. ; 16 cm (AB: 96 A 1 dl 19)
  • Julius Glück, red., LA JUBILEA KONGRESO DE ESPERANTO 1912 (La VIIIa Kongreso en Kraków): Rememoraĵoj kaj Oficialaj Dokumentoj
  • La arkivo "Hertfordshire Archives and Local Studies" posedas materialon de Sir Ebenezer Howard (1850–1928), iniciatinto de "Garden City movement". Ekzistas fotografaĵo de la britaj delegitoj al la kongreso. (laŭ EAB update : No. 41, April–June 2008 ★ N-ro 41, aprilo–junio 2008

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads