Ubuntu Touch
Poŝtelefona operaciumo bazita sur Ubuntuo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ubuntu Touch (ankaŭ konata kiel Ubuntu Phone) estas nuligita poŝtelefona versio de la operaciumo Ubuntuo kaj disvolvigita de Canonical UK Ltd kaj la Ubuntu-komunumo.[1] Ĝi estas desegnita unuacele por tuŝekranaj komputiloj kiel inteligentaj poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj.
Remove ads
Historio
Mark Shuttleworth anoncis la 31-an de oktobro 2011 ke ekde Ubuntu 14.04, Ubuntuon subtenos inteligentaj poŝtelefonoj, tabulkomputiloj, televidiloj kaj inteligentaj ekranoj.[2] La Ubuntua platformo por telefonoj estis prezentita la 2-an de januaro 2013.[3][4] La antaŭprezento por disvolvantoj aperis la 21-an de februaro 2013.[5] Ubuntu Touch estis liberigita al fabrikistoj la 16-an de septembro 2014.[6] La 9-an de februaro 2015 estis lanĉita en Eŭropo la modelo Bq Aquaris E4.5, kiu estas la plej unua Ubuntu-bazita inteligenta poŝtelefono kiu aĉeteblas. La 5-an de aprilo 2017, Mark Shuttleworth anoncis ke la projekton nuligos pro manko de populara intereso.[7]
Remove ads
Lanĉo

Canonical liberigis la operaciumon Ubuntu Touch 1.0, la unua versio por disvolvantoj/partneroj, la 17-an de oktobro 2013, kune kun Ubuntu 13.10, kiuj "unue funkcios sur la poŝtelefonoj Galaxy Nexus kaj Nexus 4, tamen ekzistas kopioj disponeblaj por aliaj poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj",[8] kaj liberigis relative "stabilan" konstruon por plua elprovado la 17-an de aprilo 2014, kune kun Ubuntu 14.04.[9] Antaŭprezenta versio de la programaro estas havebla por instali sur kelkaj aliaj Android-aparatoj, kiel ekzemple la gugla versio de Samsung Galaxy S4. Disvolvantoj havas aliron al la tuta fonto-kodo sub permesilo kiu permesas modifojn kaj redistribuadon de la programaro.[5]
Remove ads
Trajtoj
Ubuntu Touch uzas la Qt 5-bazitan tuŝ-uzatan interfacon[10] kaj diversajn programarajn frameworks kiuj originale estis disvolvigitaj por Maemo kaj MeeGo, ekzemple oFono kiel telefona stako,[11] accounts-sso por ensalutado,[12][13] kaj Maliit por enigo.[14] Per uzado de la programaro libhybris[15][16] la sistemo ofte povas esti uzata kun linuksaj kernoj uzitaj en Android, kio permesas al ĝi esti facile portebla al la plej novaj Androidaj poŝtelefonoj.
Ĉeftrajtoj kaj aplikaĵoj
- Neniu serura ekrano aperas post ekŝaltigo de la aparato.
- Ubuntu Touch havas la ĉefajn aplikaĵojn por sociaj retejoj kaj komunikiloj (ekzemple, aplikaĵoj por Facebook, Youtube, kaj RSS-legilo). La kutimaj aplikaĵoj kiel kalkulilo, retpoŝto, vekigilo, dosieradministrilo, kaj eĉ konsolo ankaŭ estas disponeblaj. Oni atendas la disvolviĝon de pliaj programaroj.[17]
- Integrado kun Ubuntu One.
- La aplikaĵoj por ĉi tiu operaciumo povas esti skribitaj en pluraj malsamaj programlingvoj, kiel ekzemple C++, QML aŭ HTML5 [18]
Pluraj aplikaĵoj de Ubuntu Touch funkcias sur labortablaj operaciumoj, ekzemple retumilo, kalendaro, horloĝo, fotaro, notoj, rememorigiloj, konsolo kaj veterilo.[19]
Remove ads
Desegno
Uzantoj povas aliri la tutan sistemon per fingro-ŝovo el la randoj de la ekrano. La maldekstra rando permesas tujan aliron al aplikaĵoj fiksitaj en la aplikaĵ-lanĉilo. La maldekstra flanko montras la ĉefmenuon, kiu enhavas aplikaĵojn, dosierojn kaj kontaktojn. Ĉi tiu menuo estas havebla ekde la ĉefa ekrano kaj ajna funkcianta aplikaĵo.[20]
La plur-taskado alireblas per ŝovo de dekstre maldekstren en la tuŝekrano, tio permesas aliri al la antaŭa aplikaĵo. Uzante la lanĉilon ĉe la maldekstra flanko oni povas iri reen al la unua aplikaĵo. Ŝovi supren ekde la malsupra flanko permesas montri aŭ kaŝi la ilobreton, tio donas al Ubuntu Phone la kapablecon funkciigi aplikaĵojn facile.[21]
Remove ads
Aparataraj postuloj
Ubuntu Phone necesas ke la sistema CPU subtenu kelkajn aparatarajn trajtojn, specife PAE (Physical Address Extension).
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads