Udmurta lingvo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Udmurta lingvo
Remove ads

La udmurta lingvo (udmurte удмурт кыл - udmurt kyl) estas ano de la Urala lingvaro, Finn-ugra lingvaro. Ĝia plej proksima parenco estas la komia lingvo.

Thumb
Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo, perma lingvaro ...

La udmurtoj nombras ĉirkaŭ 670 mil, sed la lingvon parolas nur 72,8 %. Ili vivas en la Rusa Federacio, en la Udmurta Respubliko kaj en la ĉirkaŭaĵo. Ili disiĝis de la plej proksimaj parencoj (komioj kaj zurjenoj) en la 12-a ĝis 15-a jarcento. Komia lingvo estas la plej proksima lingvo de la udmurta.

Remove ads

Gramatiko

La udmurta lingvo havas 15 kazojn kaj 4 tempojn.

Skribo

La lingvo uzas la cirilan alfabeton:

А/а, Б/б, В/в, Г/г, Д/д, Е/е, Ё/ё, Ж/ж, Ӝ/ӝ, З/з, Ӟ/ӟ, И/и, Ӥ/ӥ, Й/й, К/к, Л/л, М/м, Н/н, О/о, Ӧ/ӧ, П/п, Р/р, С/с, Т/т, У/у, Ф/ф, Х/х, Ц/ц, Ч/ч, Ӵ/ӵ, Ш/ш, Щ/щ, Ъ/ъ, Ы/ы, Ь/ь, Э/э, Ю/ю, Я/я

Udmurtoj aldonis literojn Ӝ/ӝ, Ӟ/ӟ, Ӥ/ӥ kaj Ӵ/ӵ. Ili estas unikaj kaj uziĝas nur en la udmurta lingvo.

Pliaj informoj А а, Б б ...
Remove ads

Lingva martiro

La 10-an de septembro 2019 la rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento en Iĵevsko, protestante kontraŭ malfavorigo de la udmurtaj lingvo kaj kulturo.

Esperanto

En la sama urbo (Iĵevsko) aktivas interalie Bronislav Ĉupin, kiu en la urbo ekzemple publikigis gazetaran kurson pri Esperanto en la udmurta lingvo.

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads