Ulaanbaataro

ĉefurbo de Mongolio From Wikipedia, the free encyclopedia

Ulaanbaataromap
Remove ads

Ulanbatoro (mongole Улаанбаатар, prononco Ulaanbaatar) estas la ĉefurbo de Mongolio. Ĝi situas nordoriente en Mongolio, ĉe la bordo de la rivero Tuul, en la valo de la montaro Bogdo Uul.

Thumb
Rapidaj faktoj unua-nivela administra teritoria unuo • urbego • urbo • plej granda urbo, Ĝemelurboj ...
Thumb
la urbocentro

Laŭ la stato de 2015 en la urbo Ulaanbaataro vivis 1 396 288 loĝantoj (pli ol 20% de la landa loĝantaro) sur areo de 4 704,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 297 loĝantoj/km².

La urbo estis fondita en 1639 kiel Urgoo (ruse: Urga), ĝi prosperis en la 1860-aj jaroj kiel komerca centro inter Rusio kaj Ĉinio. Mongolio deklaris en 1911 sian sendependiĝon kaj en 1924, kiam la urbo iĝis la ĉefurbo de la Mongolia Popola Respubliko, la nomo estis ŝanĝita al Ulaanbaatar (ruĝa heroo en la mongola lingvo) honore al la nacia heroo Süĥbaatar, kiu forpelis de mongolia teritorio la trupojn de cara Rusio kaj Ĉinio kaj invitis la Ruĝan Armeon de Sovetunio. Lia statuo staras en centro de Ulanbatoro

La urbo havas trajnan konekton al Moskvo per la Tra-Siberia Fervoj(lini)o kaj ankaŭ al Pekino, tra la Ulaanbaatara stacio.

La urba blazono cetere bildigas la mitan duonbirdon Garudo, kiu ankaŭ bildiĝas en la naciaj emblemoj de Indonezio kaj de Tajlando.

Remove ads

Gravaj vidindaĵoj

Servoj

Esperanto

Mongola Esperanto-Societo estas (fondita en 1970 en la urbo) la 70a Landa Asocio (en 2009) de UEA.

En junio, 2010, okazis en la urbo la 6a Azia Kongreso de Esperanto kun pli ol 200 kongresanoj el ĉirkaŭ 30 landoj.

Bildaro

Thumb
Panorama vido de la urbo je 2010

Partneraj urboj

Panoramoj

Thumb
Vido el Zaisan Memorial en 2005
Thumb
Vido el Zaisan Memorial en 2009

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads