Ulmiz
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Remove ads
Pri la komunumo
Ulmiz (prononcu ulmic, en la franca lingvo Ormey) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 420 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Ulmiz situas en la friburga Lagodistrikto, proksimume 7 kilometrojn oriente de la distriktĉefurbo Morato en valkaldrono de la rojo Biberen. Al la komunumo apartenas la norda parto de la vilaĝeto Chäppelimatt kaj diversaj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,83 km², de kiuj 25,9% estas kovritaj de arbaro, 67,5% servas por agrikulturo kaj 6,6% por setlado. [1]
Remove ads
Najbaraj komunumoj
La komunumo Ulmiz limas en nordo al Gempenach, en nordoriento al Ferenbalm (BE), en sudoriento al Kriechenwil (BE), en sudo al Gurmels, en sudokcidento al la Ŝtata Arbaro Galm, kaj en nordokcidento al Lurtigen.
Trafiko
Ulmiz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas pere de flankaj vojoj, kiuj ĝin konektas kun la najbaraj komunumoj kaj la kantona ĉefvojo n-ro 1, kiu pasas norde de Ulmiz tra Gempenach. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 7 kilometrojn nordokcicdente apud Kerzers.
Historio
La unua dokumenta mencio de Ulmiz datiĝas el la jaro 1200 kiel Hulmeis. Ulmiz apartenis al la Senjorujo Morato kaj kun ĝi fariĝis en la jaro 1475 komuna havaĵo de Friburgo kaj Berno. En la jaro 1591 granda parto de la vilaĝo detruiĝis de inscendio. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Ulmiz estis definitive atribuita al la Kantono Friburgo kaj surbaze de la nova konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.[2]
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Bildoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



