UK 1927
19-a Universala Kongreso de Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
De la 28-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1927 okazis en la urbo Dancigo la 19-a Universala Kongreso de Esperanto kun 905 kongresanoj el 35 landoj sub la prezido de Bernhard Aeltermann. Dum la malfermo, Carl A. Lindhagen, ĉefurbestro de Stockholm, parolis Esperante. En arbaro rande de la apuda banloka urbo Zoppot (ekde 1946 pole Sopot) oni plantis jubilean kverkon ĉe arbara loko nomata 'Esperanto-Placo' okaze de la 40-jariĝo de la lingvo, kie laŭdire staris ankaŭ Esperanto-monumento - la nazioj detruis ambaŭ memorigilojn. Post la milito oni plantis novan kverkon, okaze de la IJK 1959 en la intertempe pola urbo Gdansko, ĉe la sama loko en Sopot, kaj metis novan memorŝtonon. En la UK de 1927 okazis enketo pri la lerneja instruado de Esperanto.
![]() Komuna foto |
![]() Postkongreso en Bjalistoko |

Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads