Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo

universitato en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Remove ads

La Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo en Brisgovio fondiĝis de Alberto la 6-a, Arkiduko de Aŭstrio (1418-1463), en la 21-a de septembro 1457 (papa buleo el la 20-a de aprilo 1455) kaj estas la dua universitato kreita en aŭstra teritorio, post tiu de Vieno. Hodiaŭ tiu de Frajburgo estas la 5-a plej malnova universitato en Germanio, kun longa tradicio je la instruo pri homa scienco, sociala sciencoj kaj naturaj sciencoj. La universitato konsistas el 11 fakultatoj kaj altiras studentojn eltra la tuta Germanio same kiel el 120 aliaj landoj. Eksterlandaj studentoj konsistigas 16% el la totala numero de studentaro. La frajburga universitato interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.

Rapidaj faktoj moto, Informoj ...
Thumb
Alberto la 6-a
fondinto de la universitato.
Remove ads

Rilatoj al Esperanto

La frajburga universitato estas unu el la altlernejaj lokoj, kiuj tradicie estas fokusoj de la aktivuloj de Germana Esperanto-Junularo. Interalie (la listo estas ĉio krom kompleta) ĉi tie studis Frank Stocker, Simone Fischer-Sorg kaj Bernd Finger.

Institucioj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads