Universitato Heriot-Watt

universitato ĉe Edinburgo, Skotlando From Wikipedia, the free encyclopedia

Universitato Heriot-Watt
Remove ads

La Universitato Heriot-Watt (skotgaele Oilthigh Heriot-Watt; angle Heriot-Watt University, akronime HWU) estas unu el tri universitatoj situantaj en la skota ĉefurbo, Edinburgo. Ĝi eliris el la Lernejo de Arto de Edinburgo, fondita en 1821, kiu komenciĝis kiel teknika lernejo, igante ĝin la unua teknika kolegio de la mondo. Ĝi ricevis universitatan statuson en 1966 [1]. Origine situanta en la centro de Edinburgo, la ĉefkampuso nun situas en la kamparo en la Riccarton distrikto, kie la universitato iom post iom translokiĝis ekde 1971. Filioj estas la Scottish Border Campus (antaŭe Scottish College of Textiles) en Galashiels, la International Center for Island Technology (ICIT) en Stromness sur la Orkadoj (kiel parto de la Instituto de Nafta Teknologio) kaj, ekde 2006, kampuso en Dubajo. (Heriot- Watt University Dubajo) [2][3]. En februaro 2015, la universitato komisiis alian kampuson en Putrajaya, Malajzio [4].

Rapidaj faktoj Universitato Heriot-Watt Oilthigh Heriot-WattHeriot-Watt University, moto ...
Thumb
La statuo de James Vatto komisiita por la Lernejo de Artoj hodiaŭ situas ĉe la Heriot-Watt Universitatejo ĉe Edinburgo.

La universitato estas nomita laŭ la inventinto de la vapormaŝino, James Watt, kaj George Heriot, 16-a-jarcenta juvelisto, filantropo kaj bankisto de Reĝo Jakobo la 1-a (Anglio). La nomo Watt venis en la nomon de la universitato jam en 1852, kaj ekde 1885 ĝi estis "Heriot Watt College". De 1869 virinoj ankaŭ estis permesitaj studado.

La Edinburga Komerca Lernejo estas filiigita, kiu ankaŭ havas ampleksan distancan lernan programon [5].

Remove ads

Blazono

La nuna versio de la blazono originas de 1966, kiam Heriot-Watt College akiris universitatan statuson. La blazono konsistas el du duonoj: maldekstre ni vidas ses alternajn orajn kaj bluajn striojn (prenitajn de la blazono enigita en la anglan armean registron fare de la filo de James Watt), sur kies supro estas desegnita verda arbo. - parto de la heraldiko de la familio Watt kaj Watson en Skotlando. La dekstra duono de la blazono estas prenita de la Heriot-blazono uzita fare de la Heriot Lernejo. Estas blua strio en la centro, sur kiu arĝentaj potentiloj (kvinfolioj) estas prezentitaj. Estas arĝentaj strioj supre kaj malsupre. La malsupra montras duonon de la blua stelo de la blazono de Heriot, kaj la supra montras malfermitan libron (pruvo, ke la blazono apartenas al eduka institucio).

Remove ads

Organizo

Inkluzivas 5 lernejojn (fakultatoj) kaj instituton de postbakalaŭra edukado - Edinburgh Business School.

  • Energio, Geoscience, Infrastructure & Society
    • Centro de Plejboneco en Sustainable Building Design
    • Instituto por Infrastrukturo kaj Medio
    • Instituto de Nafto-Inĝenierado
    • Socia Politiko, Loĝado, Medio & Lokposedaĵo
  • Inĝenieristiko kaj Fizikaj Sciencoj
    • Biologia Kemio, Biofiziko & Bioinĝenierado
    • Instituto de Kemiaj Sciencoj
    • Instituto de Mekanika, Proceza kaj Energia Inĝenierado
    • Instituto de Fotoniko kaj Kvantumaj Sciencoj
    • Instituto de Sensiloj, Signaloj kaj Sistemoj
  • Vivsciencoj
    • psikologio
    • Internacia Centro por Bierfarado kaj Distilado (ICBD)
    • Centro por Mara Biodiverseco kaj Bioteknologio (CMBB)
    • Internacia Centro por Insula Teknologio
  • Administrado kaj Lingvoj
    • Kontado, Ekonomiko kaj Financo
    • Komerca administrado
    • Lingvoj kaj Interkulturaj Studoj
  • Matematikaj kaj Komputaj Sciencoj
    • Aktuaria Matematiko & Statistiko
    • Komputado
    • Matematiko
  • Tekstiloj & Dezajno
  • Edinburga Komerca Lernejo
Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads