Universitato Marmara

From Wikipedia, the free encyclopedia

Universitato Marmara
Remove ads

Universitato Marmara (turke Marmara Üniversitesi) situas en Istanbulo. Ĝi estas la dua plej granda universitato en Turkio. Nuntempe, 57,000 studentoj studas tie kaj pli ol 3,000 fakultatanoj instruas tie [1].

Rapidaj faktoj Informoj, fondodato ...

La radikoj de Universitato Marmara estas fiksiĝintaj en la fino de la Otomana Imperio kun la establado de la Hamidiye Lernejo por ekonomio kaj komerco en 1883, kie nur 13 studentoj studis en la unua jaro [2]. En 1923, la nomo de la institucio estis ŝanĝita al "Istanbula Akademio de Komerco kaj Ekonomiaj Sciencoj". En 1982, la akademia institucio estis oficiale deklarita universitato, nomita "Universitato Marmara", post kunfandiĝo kun pluraj lernejoj de alteduko en Istanbulo de malsamaj studkampoj [3].

Remove ads

Organizo

Studoj en Universitato Marmara estas oficiale okazigitaj en kvar lingvoj: turka, angla, germana kaj franca [2].

Kvankam ĝia komenca specialiĝo estis en la kampo de ekonomiko, aliaj kampoj kiel ekzemple medicino, dentokuracado, juro, arto kaj fremdlingvoj estis iom post iom aldonitaj. Nuntempe la universitato inkluzivas 14 fakultatojn, 9 profesiajn lernejojn por supera edukado kaj 11 esplorinstitutojn.

Fakultatoj

Diplomiĝintaj lernejoj

Metiaj lernejoj

Kvar-jaraj programoj

  • lernejo bankigado kaj Asekuro
  • lernejo de fizika eduko kaj Sporto
  • lernejo de Flegado
  • İstanbul Zeynep Kamil Metia lernejo de Sanaj Servoj
  • lernejo de Fremdaj Lingvoj

Du-jaraj programoj

  • Metia lernejo de Teologio
  • Metia lernejo de san-rilataj profesioj
  • Metia lernejo de Sociaj Studoj
  • Metia lernejo de Studoj pri scienco kaj teknologio
Remove ads

Famaj diplomiĝintoj

Inter la famaj diplomiĝintoj de la universitato estas ankaŭ Recep Tayyip Erdoğan, la nuna prezidanto de Turkio, Ahmet Davutoğlu, ministroprezidento de la Turka Respubliko, komika aktoro Kemal Sunal kaj amaskomunikilara magnato Aydın Doğan.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads