Universitato Mozarta de Salcburgo

universitato ĉe Salcburgo, Aŭstrio From Wikipedia, the free encyclopedia

Universitato Mozarta de Salcburgo
Remove ads

La Universitato Mozarta de SalcburgoUniversitato Mozarteum (germane Universität Mozarteum Salzburg aŭ simple Mozarteum, Mozarteo; origine Dommusikverein und Mozarteum) estas universitato en Salcburgo en la muzikfako dediĉita al la granda muzika filo de la lando kaj de la urbo Wolfgang Amadeus Mozart. La institucio ankaŭ enhavas kolekton de dokumentoj ligitaj al Mozart.

Rapidaj faktoj Informoj, fondodato ...
Thumb
Logoo de Mozarteum
Thumb
Figuro kun orgeno, konservatorio Mozarteum en Salcburgo

Nuntempe, la agado estas dividita en tri partojn:

Remove ads

Universitato Mozarteum

La Universitato Mozarteum (germane Universität Mozarteum) estis origine nomita la Öffentliche Musikschule Mozarteum, kaj en 1914 estis rekonita kiel muzikkonservatorio kaj tiel iĝis institucio sur universitata nivelo. Post havi plurajn oficialajn nomojn, en 1998 ĝi ricevis sian nunan nomon. Ĝi disponigas instruadon ene de instrumentgrupoj kiel ekzemple arĉinstrumentoj, blovinstrumentoj, arĉinstrumentoj kaj frapinstrumentoj, en koncertsubjektoj kaj muzikpedagogio. Krome, ekzistas trejnado por aktoroj [1].

Remove ads

Internacia fondaĵo Mozarteum

La Internacia fondaĵo Mozarteum (germane Internationale Stiftung Mozarteum) estas internacia esplorfonduso kiu estis formita en 1880 lige kun la muziklernejo. Krom muzikologia esplorado, tio ankaŭ certigos ligon inter la heredaĵo de Mozart kaj nuntempa muziko.

La fondaĵo havas tri kernfakojn: aranĝado de koncertoj, muzeagadoj (ligitaj al la naskiĝloko kaj loĝejo de Mozart) kaj scienca esplorado (ligita al ĉiuj la ĉirkaŭ 300 ankoraŭ ekzistantaj manuskriptoj de Mozart).

La Internacia fondaĵo Mozarteum kolektas objektojn ligitajn al Mozart, prizorgas la Mozarteum-Halon kaj la Bibliotekon Mozart ("Bibliotheca Mozartiana"), la domon kie Mozart estis naskita kaj aliajn lokojn en Salcburgo ligitaj al la komponisto.

Ĉiujare la fondaĵo organizas Mozart-festivalon, semajnon da prezentoj de la propraj verkoj de la komponisto ĉirkaŭ lia naskiĝdato, la 27-an de januaro . La festivalo estas konsiderita arta pinto en la eŭropa koncertkalendaro. Aldone al tio, la fondaĵo prezentas ĝis dudek aliajn prezentojn tutjare.

Remove ads

Mozarteum salcburga orkestro

La Mozarteum salcburga orkestro (germane Mozarteum Orchestre Salzburg) estas la simfonia orkestro de la urbo kaj ŝtato Salcburgo. La antaŭulo de tio estis origine la Dommusikverein und Mozarteum kiu estis fondita en 1841 kun la forta partopreno de la vidvino de Mozart Constanze Weber Mozart inter aliaj. Tio estis orkestro por la studentoj ĉe la muziklernejo, kaj en 1908 ricevis sian nunan nomon.

En 1939, la forta alligiteco al lernejaj agadoj estis mildigita, kaj la orkestro iĝis profesia orkestro. Ekde la aŭtuno de 2004, brito Ivor Bolton estas la dirigento de la orkestro, kaj inter aliaj Trevor Pinnock estis gastdirigento.

La koncertejokomplekso nomita "Mozarteum" en Salcburgo estis konstruita en la jaroj 1910-14 de munkena arkitekto, Richard Brandl (1875-1955). La halo enhavas historian orgenon, konstruitan de la aŭstra firmao Rieger [2].

Kelkaj iamaj famaj studentoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads