Universitato Princeton

privata universitato ĉe Princeton, Nov-Ĵerzejo, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia

Universitato Princeton
Remove ads

Universitato Princeton estas privata usona universitato en Princeton, Nov-Ĵerzejo kaj membro de la Hedera Ligo (Ivy League). Ĝi fondiĝis je 1746 en Elizabeth kiel Kolegio de Nov Ĵerzejo, do Princeton estis la kvara plej malnova institucio por supera edukado en kolonia Usono kaj tiel unu de la naŭ Koloniaj Kolegioj fonditaj antaŭ la Usona Revolucio. The institucio moviĝis al Newark je 1747, naŭ jarojn poste al la nuna loko, kiam renomiĝis “Princeton University” en 1896.

Rapidaj faktoj moto, Informoj ...

Princeton provizas antaŭdiploman kaj postdiploman instruadon en la sciencoj homa, socia, kaj natura, kaj inĝenierarto. Ĝi provizas profesiajn gradojn per la Skolo Woodrow Wilson de Aferoj Publikaj kaj Internaciaj, la Skolo de Inĝenierarto kaj Aplikita Scienco, la Skolo de Arkitekturo, kaj la Bendheim Centro por Financoj. La universitato estas ligita kun la Instituto por Supera Studo, la Princeton Teologia Seminario, kaj la Westminister Korusa Kolegio de Universitato Rider. Princeton havas la plej grandan fonduson po lernanto en Usono.

La universitato havas multajn rimarkindajn lernintojn. Ĝi estas ligita kun 37 Nobelpremiitoj, 17 gajnintoj de la Nacia Medalo de Scienco, la plej da Abel-premiitoj kaj Fields medalistoj de iu ajn universitato (du kaj ok respektive), naŭ premiitoj Turingaj, tri ricevantoj de la Nacia Homa-Scienca Medalo kaj 204 Rhodes lernantoj. Du Usonaj prezidintoj, 12 juĝistoj de la Usona Supera Kortumo (tri da kiuj nune servas), multnombraj vivaj miliarduloj kaj eksterlandaj ŝtatestroj diplomiĝis ĉe Princeton. Ankaŭ diplomiĝis de Princeton multaj elstaraj Usonaj kongresanoj kaj estraranoj, inkludante ok Sekretarioj de Ŝtato, tri Sekretarioj de Defendo, kaj du de la kvar lastaj prezindintoj de la Usona Federacia Rezerva Sistemo.

Thumb
Nassau-halo, la plej malnova ejo de la universitato
Remove ads

Institucioj

Elstaraj diplomitoj kaj instruistoj

Thumb
Albert Einstein - german-usona fizikisto, Nobel-premio pri fiziko, li prezidis la Esperanto-kongreson de SAT en Kaselo en la jaro 1923
Thumb
Woodrow Wilson, la 8a Prezidento de Usono, Nobel-premio pri paco
Thumb
Pedro Pablo Kuczynski, Prezidento de Peruo, jud-pol-devena
Thumb
Michelle Obama - edzino de Prezidento de Usono Barack Obama, la Unua Damo de Usono
Thumb
John Nash - usona matematikisto, li partigis Nobel-premion pri Ekonomiko kun germana esperantisto Reinhard Selten (naskita en Breslau, nun Vroclavo en Pollando) kaj John Charles Harsanyi por laboraĵoj pri la ludoteorio
Thumb
Frank Wilczek - usona fizikisto pol-devena, Nobel-premio pri Fiziko
Remove ads

Elektitaj instruistoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads