Frank Wilczek

From Wikipedia, the free encyclopedia

Frank Wilczek
Remove ads

Frank WILCZEK [frank vilĉek] (n. la 15-an de majo 1951) estas usona fizikisto de itala kaj pola deveno. En 2004 li partigis kune kun David Gross kaj David Politzer la Nobel-premion pri fiziko pro ilia eltrovo de la kvantummekanika teorio de "asimptota libereco".

Thumb
Frank Wilczek ĉe Universitato Harvard
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Wilczek naskiĝis en Nov-Jorko, Usono en 1951. Li bakalaŭriĝis en matematiko ĉe la Universitato de Ĉikago, Ilinojo en 1970. Li magistriĝis kaj doktoriĝis en fiziko ĉe Universitato Princeton (1972 kaj 1974).

En 1973, Wilczek, diplomita studento kunlaborante kun David Gross ĉe Universitato Princeton, eltrovis asimptotan liberecon, kiu tenas ke ju pli proksimiĝas kvarkoj, des pli la nuklea forto inter ili malfortiĝas, tiome ke ili agas kvazaŭ kiel liberaj eroj. Asimptota libereco, ankaŭ sendepende eltrovita de David Politzer estis grava en la evoluado de kvantuma kolordinamiko.

Frank Wilczek laboris ĉe la Institute for Advanced Study en Princeton, Nov-Ĵerzejo kaj por la Kavli Institute for Theoretical Physics en Santa Barbara. Nun (2005) li estas Herman Feshbach-a profesoro de fiziko ĉe MIT (Masaĉuseca Instituto de Teknologio).

Thumb
Frank Wilczek ĉe Universitato Harvard
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads