Universitato de Hajdelbergo

universitato en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Universitato de Hajdelbergo
Remove ads

La Universitato de Hajdelbergo (germane Ruprecht-Karls-Universität Heidelberg) estas universitato en Hajdelbergo, Germanio.

Rapidaj faktoj universitato de Hajdelbergo Ruprecht-Karls-Universität Heidelberg, moto ...
Thumb
Ĉefa konstruaĵo de la Universitata Biblioteko, konstruita en 1905.
Thumb
La ĉefa enirejo de la nova konstruaĵo de la universitato en 1988, montrante la bronzan buston de Atena, la greka diino de saĝeco.

Ĝi estas plej malnova universitato el Germanio; fondis ĝin Rupreĥto la 1-a en 1386, laŭ buleo de la papo Urbano la 6-a datida de la 23-a de oktobro 1385, rajtigante la fondon de la universitato, kaj ĝi ricevis la latinan nomon Ruperto Carola Heidelbergensis. Estis la tria universitato de la Sankta Romia Imperio, post la Universitato de Karolo de Prago kaj la Universitato de Vieno. Tamen kelkaj historiistoj taksas ĝin nur la kvara dirante ke la Universitato de Erfurto estus pli maljuna. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo, kaj ankaŭ membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.

Remove ads

Famaj iamaj universitatanoj

Remove ads

Rilatoj al Esperanto

La hajdelberga universitato estas unu el la altlernejaj lokoj, kiuj tradicie estas fokusoj de la aktivuloj de Germana Esperanto-Junularo. Interalie (la listo estas ĉio krom kompleta) ĉi tie studis Frank Stocker, Ulrich Matthias kaj Annette Lui, inter 1985 kaj 2000 membro de la aktora skipo de la esperantlingva teatra grupo Kia Koincido.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads