Unua Libro
libreto, verkita de Zamenhof kaj eldonita je 1887; la unua verko, en kiu lingvo Esperanto estas publike prezentata From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Unua Libro estas konvencia nomo de la libreto, verkita de L. L. Zamenhof en 1887, kiu anoncis kaj priskribas la lingvon Esperanto (tiam nomitan Lingvo Internacia). La libro estis eldonita sub la kaŝnomo D-ro Esperanto.[1][2] La libro estas lernolibro, priskribanta la gramatikon de la nova lingvo, kaj enhavas mallongajn ekzemplojn de Esperanto, kune kun mallonga rusa–Esperanta vortaro. La libro estis poste tradukita al diversaj eŭropaj lingvoj, kaj estis sekvita de la Dua Libro de l' Lingvo Internacia kaj ĝia Aldono.

Remove ads
Historio de eldonado
Originala titolo kaj posta kromnomo
La originala titolo de la verko, en la rusa lingvo, estas „Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ“ (Meĵdunarodnij jazik. Predislovie i polnij uĉebnik, Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro), sed en priskriboj de la historio de Esperanto oni kutime nomas ĝin Unua Libro[3].
Al la naskiĝo de tiu kromnomo certe kontribuis posta verko efektive titolita Dua Libro de l' Lingvo Internacia (1888).
Oni uzas la nomon Unua Libro por ĉiuj lingvoversioj kaj ĉiuj eldonoj de la verko. Laŭbezone, precipe se temas pri alia versio ol la originalo rusa de julio 1887, oni precizigu, ekz. „la germana Unua Libro“, „la dua eldono de la rusa Unua Libro“.
Dato de eldono
La broŝuro estis eldonita en Varsovio, sub la kaŝnomo Докторъ Эсперанто (laŭ la originala arĥaika rusa ortografio; nune Доктор). La kovrilpaĝo montras la prezon de la broŝuro kiel 15 kopekojn. La kovrilpaĝo estas komplete en la rusa lingvo, krom la indiko "por Rusˌoˌj" (kun la morfemo-dividantaj streketoj). La libro konsistas el 40 paĝoj, kovrilo kaj granda folio.
Unua aprobo de registara cenzuro
Laŭ la leĝoj de la tiama Rusa Imperio, ĉiu libro devis esti aprobita de la registara cenzuro antaŭ eldonado; por la Unua Libro, la cenzuro aprobis ĝin por presado je la 21-a de majo de 1887 (laŭ la tiama Julia kalendaro, respondanta al la 2-a de junio de 1887, laŭ la Gregoria kalendaro).
Dua aprobo de registara cenzuro
La dua aprobo de la cenzuro, por la permeso de disvastigo post la presado, portas la daton de la 14-a de julio de 1887 (laŭ la Julia kalendaro) kaj la 26-a de julio 1887 (laŭ la Gregoria kalendaro).[1]
Naskiĝtago de Esperanto
La dato de dua aprobo (je la 26-a de julio) estas ĝenerale festata kiel la naskiĝtago de Esperanto inter esperantistoj.
Eldonoj en diversaj lingvoj
La originala eldono estis nur ruslingva, sed antaŭ la fino de 1887 la libro aperis ankaŭ en la pola, germana kaj franca lingvoj kaj duaeldone en la rusa.
La unua angla versio aperis en 1888, tradukita de Julian Steinhaus. Laŭ Marjorie Boulton, tiu traduko estis "katastrofe malbona",[4] kaj laŭ Humphrey Tonkin, "malbone tradukita".[5] Zamenhof mem haltigis ĝian vendadon, kiam Richard H. Geoghegan, irlandano loĝanta en Britio, retradukis la libron.[6][5] Tria traduko, farita de Henry Phillips (de la Usona Filozofia Societo), eldoniĝis en 1889.[7]
En 1889, Zamenhof (sub pseŭdonimo Hemza) tradukis la Unuan Libron en la hebrean. Jida, sveda, kaj litova tradukoj ankaŭ aperis en 1889, kaj dana, bulgara, itala, hispana, kaj ĉeĥa tradukoj en 1890.[2]
- Pollingva eldono de la Unua Libro, 1887
- Germanlingva eldono de la Unua Libro
- Franclingva eldono de la Unua Libro
- Unua Anglalingva eldono de la Unua Libro, 1888
- Dua Anglalingva eldono de la Unua Libro, 1889
En Esperanto mem, la unua duono de la antaŭparolo aperis en Esperanto-versio en Fundamenta Krestomatio. La tutan Unuan Libron en Esperanto-versio publikigis Ludovikito en Unuaj Libroj por Esperantistoj, Nagoya, 1987, p. 7-41; li skribas en la 'postparolo', p. 111-112, ke la tria parto de la antaŭparolo venas el represo de s-ro Setälä (preciza fonto ne indikita). La titol-folio sur p. 7 restis en la rusa originalo - eblas do supozi, ke la tuta teksto estas tradukita el la unua rusa versio de julio de 1887.
Remove ads
Enhavo
La Unua Libro estas samtempe enkonduko al la origino kaj idealoj de la lingvo kaj priskribo de ĝia simpla gramatiko (kun ekzemploj el prozo kaj poezio kaj aldonita vortaro de oftaj vortoj)[8][9].
La Unua Libro konsistas el la jenaj tri partoj.
- Antaŭparolo (28 paĝoj), en la rusa, enhavantaj malgrandajn ekzemplojn de Esperanto
- Plena lernolibro de la Internacia Lingvo
- Internacia-rusa vortaro (sur aparta folio) kun jena enkonduka frazo (ruse): „Ĉion, kio estas skribita en la internacia lingvo, oni povas kompreni per helpo de tiu ĉi vortaro“
Antaŭparolo: La Tri Celoj
La Antaŭparolo (ruse Предисловие), verkita en la rusa, enkondukas la lingvon Esperanto kaj la principojn de ĝia konstruado. Ĝi asertas ke ekzistas tri ĉefaj problemoj pri internacia lingvo:
![]() |
|
Post la klarigo de tiuj tri celoj, la Antaŭparolo priskribas kiel Esperanto plenumas tiujn tri celojn.
Pri la unua problemo de facila lerneblo, Zamehof argumentas ke Esperanto estas facila ĉar ① ĝia gramatiko estas tre simpla; ② la sistemo de vortfarado estas ŝparema, uzante multajn afiksojn; kaj ③ ĝi uzas internaciajn formojn de vortoj troveblaj en pluraj Eŭropaj lingvoj.
Pri la dua problemo de la tuja uzeblo, Zamenhof asertas ke, se oni uzas ortografion apartigantan morfemojn (kiujn Zamenhof nomas vortoj) per streketoj, neparolantoj de Esperanto povas facile kompreni Esperantan tekston nur per uzo de Esperanta–nacilingva vortaro, ĉar oni ne devas scii la regulojn de fleksio por trovi leksemon en vortaro. Kiel pruvon de tiu aserto, Zamenhof donas la ses specimenojn de Esperanto.
Pri la tria problemo de disvastigo de la lingvo, Zamenhof proponas ke lia plano de la Promesoj ebligos kunlaboradon de la interesatoj.
Specimenoj

Ene de la Antaŭparolo, la Unua Libro enhavas ses Esperantajn tekstojn kiel ekzemplojn kaj ekzercojn. Tiuj ekzemploj apartenas al diversaj ĝenroj: tri versaj, tri prozaj; tri originalaj, tri tradukitaj; iuj religiaj, iuj komercaj, iuj beletraj, montrante la esperon de Zamenhof ke Esperanto estu utila por diversaj celoj.
- Patro nia, la fama kristana preĝo, malgraŭ tio, ke Zamenhof estis judo.
- El la Biblio. Tio estas traduko de Genezo 1.1–10a. La traduko diferencas de la posta Biblia traduko de Zamenhof, la Londona Biblio. Ekzemple, la unua versiklo en la Unua Libro estas “Je la komenco Dio kreis la teron kaj la ĉielon.”, dum la Londona Biblio komenciĝas per “En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron.” (Notu ke la tero kaj la ĉielo okazas laŭ mala, kaj malĝusta, ordo.)
- Letero, modelo de korespondaĵo. La letero temas pri varbado de amikoj al la Esperanta movado.
- Mia penso, originala poeziaĵo.
- El Heine’, traduko de la germanlingva poeziaĵo "Mir träumte von einem Königskind" de Heinrich Heine el la Libro de Kantoj[de] (Buch der Lieder).
- Ho, mia kor', originala poeziaĵo
La Promeso

La Unua Libro enhavas ok slipetojn de la Promeso, enhavantajn subskribeblajn deklarojn ke oni lernos la lingvon, se dek milionoj da personoj donis publike la saman promeson:[10]
- Promesˌo.
Mi, subˌskribˌitˌa, promesˌas elˌlernˌi la proponˌitˌaˌn de d-rˌo Esperanto lingvˌoˌn interˌnaciˌaˌn, se estˌos montrˌitˌa, ke dek milionˌoˌj personˌoˌj donˌis publikˌe tiaˌn samˌaˌn promesˌoˌn.
Subˌskribˌo:
Nomˌo:
Adresˌo:
Zamenhof provis kolekti, kaj fakte ricevis, multe da tiuj Promesoj, sed ne tiom, kiom li esperis. Zamenhof plu diskutis la Promeson en la Dua Libro.
Plena lernolibro
Post la Antaŭparolo kaj la ekzemploj, la Plena Lernolibro priskribas la lingvon Esperanto mem. Ĝi estas mallonga (6 paĝoj), kaj konsistas nur de listo de la 28 literoj de la Esperanta alfabeto kaj la 16 gramatikaj reguloj.
Internacia–rusa vortaro
La lasta parto de la Unua Libro estas faldita folio, titolita Internacia–Rusa Vortaro (ruse Интернационально-русский Словарь) kaj subtitolita Vortˌarˌo por Rusˌoˌj, kiu enhavas 917 radikojn de Esperanto.[11]:103, §7.4[12] Iuj radikoj uzataj aliloke en la Unua Libro erare mankas: esper/, kaf/, kaj propon/; tiuj estis aldonitaj en la pli posta ruslingva reeldono de 1904 (La Internacia lingvo Esperanto).[11]:103, §7.4 En la tradukitaj versioj, la vortaro kompreneble estis anstataŭita per alilingvaj versioj kaj retitolita Internacia–Germana Vortaro (Vortaro por Germanoj), Internacia–Franca Vortaro (Vortaro por Francoj), ktp.
Laŭ Pierfrancesco Naccarato, citanta Gaston Waringhien, la vortaro sufiĉis por "etburĝa ĝenerala komunikado", sed gravaj sciencaj fakterminoj kaj eĉ iuj ĉiutagaj terminoj mankis.[13]
Remove ads
Stilo
La originala Unua Libro uzas la tiaman ortografion de la rusa lingvo, antaŭ la reformo de rusa ortografio en 1918.
La Esperanta parto de la Unua Libro enhavas 947 radikojn (inkluzive de 11 propraj nomoj), el kiuj 917 troviĝas en la aldonita Internacia–Rusa vortaro. Eksterorde folio ni trovas 917 radikojn ordigitajn kaj 10 ekster la ordo. Preserara folieto donas ankoraŭ 2, sed nuligas la radikon sper. En la teksto kaj titolpaĝo ni trovas ankoraŭ 19 radikojn. Entute 947.
Arĥaikaj formoj
La unua eldono de la rusa „Unua Libro“ entenas vortojn, restojn de antaŭaj Zamenhofaj provoj aŭ pro skriberaro, kun formo alia ol en la sekvaj eldonoj franca, pola, dua rusa, ktp.: speri (esperi), vinki (venki). La vortoj ian, kian, nenian, … en ĉiuj kvin naciaj Unuaj Libroj signifas ‘iam, kiam, neniam…’; la modernaj formoj estis enkondukitaj en la Aldono al la Dua Libro (1888).
Aliaj radikoj havas modernajn formojn, sed montras (aŭ ŝajnas havi pro okaza erareto de Zamenhof) arĥaikajn sencojn: erari (ankaŭ tradukita: ‘vagi’), militi (tradukita per sama vorto kiel ‘batali’), forko (ankaŭ: ‘forkego’), stalo (‘ŝtalo’; eble temas pri preseraro), ŝtofo (‘materio, substanco’), vaksi (‘kreski’), tombi (‘fali’).
La Unua Libro ne nomas la lingvon, kiun ĝi priskribas, krom per la esprimo Internacia Lingvo. La nomo "Esperanto" por la lingvo estiĝis nur poste, laŭ la pseŭdonimo "Doktoro Esperanto" de Zamenhof uzita en la Unua Libro.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads