Suraua
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Suraua estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 252 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Remove ads
Geografio
Suraua situas en la centro de la valo Lumnezia ĉe la kunfluo de la riveroj Glogn kaj Valza Rejno. La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj Peiden, Uors, Camuns, Surcasti kaj Tersnaus.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Suraua limas en nordo al Cumbel, en oriento al Duvin, en sudoriento al Safien, en sudo al Sankt Martin, en sudokcidento al Vignogn, en okcidento al Degen, kaj en nordokcidento al Vella.
Trafiko
La komunumo situas ĉe la kantona vojo de Ilanz al Valzo. Ĝi estas konektia al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio, kiu cirkulas sur tiu vojo. Krome ekzistas poŝtaŭtolinio ce Surcasti kaj Uors al Vella.
Historio
La komunumo Suraua estis kreita kun efiko de la 1-a de januaro 2001 per la kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Camuns, Surcasti, Tersnaus kaj Uors-Peiden. Uors-Peiden estis kreita siavice en la jaro 1963 per kunigo de Uors kaj Peiden.
La unua dokumenta mencio de Camuns datiĝas el la jaro 1543 kiel Gamundtz[1], de Surcasti el la jaro 1290 kiel Surdengias[2], de Tersnaus el la jaro 1362 kiel Terzenaus [3], de Uors el la jaro 831 kiel villa Vorce[4], kaj de Peiden el la jaro 1345 kiel Pedens[5].
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




