Vad-Medani
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Vad-Medani, arabe ودمدني estas grandurbo, ĉefurbo de subŝtato kaj universitata urbo en Sudano.

Remove ads
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 14° 24′ N 33° 31′ O (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 369.733 (en 2012)
- Supermara alteco: 412 m
- Horzono: UTC +3
Geografio

Vad-Medani situas sur montetaro en la meza parto de la lando laŭ bordo de Blua Nilo. Kosti troviĝas 166, Ĥartumo 170, Omdurban 181, Kassala 330 km.
Historio
Vad-Medani fondiĝis en la 18-a jarcento, kiel turka-egipta antaŭposteno. En la sekva jarcento komenciĝis la evoluo.
Ekonomio
Vad-Medani estas komerca centro por kotonoj, tritikoj, arakidoj, hordeoj, kaj brutoj.
Trafiko

El Vad-Medani ĉefvojoj kuras al Ĥartumo, Kassala kaj Kosti, krome estas malpli grava vojo okcidenten la Blanka Nilo. Reloj faras kontaktojn al Ĥartumo kaj Kosti.
Klimato
En Vad-Medani la averaĝa temperaturo varias inter 26 kaj 31 °C. La varmo en aprilo kulminas, en januaro malkulminas. Jare pluvas po 319 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto. Inter novembro-aprilo neniam pluvas.
Vizitindaĵoj
- laŭriveraj strandoj
Fontoj
- Angla Vikipedio
- mapo, distancoj Arkivigite je 2013-12-25 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo
- loĝantaro
- vetero
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads