Valerius Wilhelm Neubeck

From Wikipedia, the free encyclopedia

Valerius Wilhelm Neubeck
Remove ads

Valerius Wilhelm NEUBECK (naskiĝinta la 21-an de januaro 1765 en Arnstadt, mortinta la 20-an de septembro 1850 en Wałbrzych) estis germana kuracisto kaj verkisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Thumb
Naskiĝdomo de Neubeck ĉe Holzmarkt nr 4
Thumb
monumento por Neubeck je sia nova situo antaŭ la naĝejo; fone videblas la pordego Fischtor
Remove ads

Vivo

Valerius Wilhelm estis la ununura filo de la kortega apotekisto Wilhelm Friedrich Neubeck. En la jaro 1783 li venis ĉe riĉajn parencojn al Legnica, kie li frekventis la gimnazion. En la jaro 1785 li komencis studon de medicino en Göttingen, kiun li kontinuigis 1787 en Jena. Tie li doktoriĝis unu jaron poste. Li ekdeĵoris en Legnica kiel ĝenerala medicinisto kaj iĝis en 1793 distrikta ĉefkuracisto de la regiono de Ścinawa. En 1822 li nomumitis kortega konsilisto sed devis ses jarojn poste ĉesigi la deĵoradon kuracistan pro komenciĝanta blindiĝo. En 1834 li perdis pro incendio la domon kun multvalora biblioteko. Li translokiĝis al la bofilo, la kuracisto Johann Wilhelm Ludwig Rau al Wałbrzych.

Remove ads

Verkista agado

En 1795 Neubeck publikiĝis je propraj kostoj la instruan poemon "Die Gesundbrunnen. Ein Gedicht in vier Gesängen". La unua kanto temigis la estiĝon de sanigaj fontoj, la dua listigas la fontojn tiajn en Germanlando, la tria donas regulojn pri bona utiligo de la fontoj kaj la kvara donas konsilojn por plifortigi kaj konservi la sanstaton.

Je la komenco neniu estis atentigita prie. Sed en 1797 August Wilhelm Schlegel substrekis ties gravecon en nr. 243 de la gazeto "Allgemeine Literatur-Zeitung" (de Jena). Georg Joachim Göschen eldonis en Lepsiko novan eldonon kiu iĝis tre populara.

Neubeck publikigis krome kelkajn medicinajn artikolojn en gazeto redaktita de Christoph Wilhelm Hufeland.

Remove ads

Verkoj

  • Die Zerstörung der Erde nach dem Gericht. 1785
  • Gedichte. 1792

Honoroj

Dekstre de la Zoologia ĝardeno de Arnstadt troviĝas monumenta ŝtono en la honoro de Neubeck.

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Valerius Wilhelm Neubeck germane.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads