Vasa (ŝipo)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Vasa (ŝipo)
Remove ads

Vasa (aŭ Wasa) estas militŝipo kun 64 kanonoj, konstruita 1626-1628 en Stokholmo por reĝo Gustavo la 2-a Adolfo de Svedio. Ĵus lanĉite (en la 10-a de aŭgusto 1628, dum kalma vetero kun tre milda venteto el sudokcidento) kaj celante la mararmean stacion ĉe Älvsnabben, la ŝipo ekrenversiĝis kaj sinkis ĝis profundo de 32 metroj, ĉ. post malpli ol kilometro da velado.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vasa
Thumb
Rapidaj faktoj Premioj ...
Thumb
Reĝa ŝipo Vasa (flanka vido)

En 1956 la sveda submara arĥeologo Anders Franzén sukcese trovis la situon de la ŝipo, kaj en la 24-a de aprilo, 1961 oni levis ĝin el la akvo kaj restaŭris ĝin. Ĝi estas unu el la plej malnovaj plimalpli bonstataj (eĉ se facile ŝancelebla) ŝipoj en la mondo. Ĝi nun situas en propra muzeo en Stokholmo.

Thumb
Vasa de malantaŭe
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads