Ventura
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ventura aŭ San Buenaventura estas urbo de Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio, en la okcidenta parto de Nordameriko kaj estas la administra centro de la samnoma kantono Ventura. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 110 763 loĝantoj sur areo de 83,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 332 loĝantoj/km².

panoramo en Ventura

Remove ads
Geografio
Ventura situas laŭ Pacifiko en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Oxnard troviĝas en distanco de 10, Los-Anĝeleso de 100 km. Aŭtovojo kaj fervojo Los Anĝeleso-San Francisko trairas la urbegon.
Historio
Fondita en 1782 de la pastro Junípero Serra, la misiejo San Buenaventura staras ankoraŭ nuntempe. Post la Usona enlanda milito koloniistoj venis aĉetante kampojn de la meksikanoj. Ne facile atingebla, Ventura ne estis celo de enmigrintoj, kaj kiel tia, restis trankvila kaj kampara. En 1919 oni trovis nafton en la proksimeco, kiu logis laboristojn.
Klimato
![]() haveno de Ventura |
![]() la misiejo de Ventura |
Ventura situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 9-21 °C. La rekorda varmo okazis en somero (junio-oktobro) kun (39 °C), la rekorda malvarmo okazis en vintro (decembro-februaro) (−2 °C). Jare pluvas po 397 mm. La pluvo kulminas februare, junie praktike ne pluvas.

skulptaĵo pri Junípero Serra
Vidindaĵoj
- Misio San Buenaventura
- muzeoj pri arkeologio kaj pri fajrobrigado
- urbodomo
- ekspoziciejo (vizitanta centro)
- Majestic Ventura Teatro
- strando
- golfejo
- Ventura Festivalo (pri filmoj)
Nomportantoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (angle)
- Ventura Chamber of Commerce (angle) Arkivigite je 2015-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Ventura Visitors & Convention Bureau (angle)
Vidu ankaŭ
Fontoj
- interalie Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2 (hungare)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads