Venus Express

From Wikipedia, the free encyclopedia

Venus Express
Remove ads

Venus Express (esperante Venusa Ekspreso) estas artefarita satelito kaj sondilo de la Eŭropa Kosma Agentejo por esplori pri la planedo Venuso. Ĝi estis lanĉita la 10-an de novembro de 2005 el la kazaĥstana kosmodromo Bajkonuro. La sateliton suprenigis rusa porta raketo Sojuz-Fregat-tipa.

Thumb
Venus Express
Thumb
Trajektorio de Venus Express

Laŭ planoj, la satelito atingis Venuson la 11-an de aprilo 2006. La ĉefa celo de la sondilo estas la esploro de la venusa atmosfero kaj forceja efiko. Ĝi estis la unua sondilo de ESA, kiu vizitas la planedon.

La sondilo mem havas amplekson de 1,5×1,8×1,4 metroj kaj pezon de 1250 kg (el kio 570 kg estas pelaĵo kaj 90 kg utila kunportaĵo). Ĝi havis unu ĉefpelilon kaj 8 kromajn manovrajn helpajn pelilojn, direktilojn. La energioprovizon donas specifaj – ĝis nun neuzataj – sunrezistaj sunĉeloj. La misio kostis 200 milionojn da eŭroj.

La sondilo devis laŭplane funkcii 500 tagojn sed la misio estis plurfoje plilongigita kaj Venus Express funkciis ĝis la 14-an de decembro 2014, kiam ĝi plonĝis en la venusan atmosferon pro manko de benzino.

Remove ads

Antaŭ Venus Express

En 2003, la Eŭropa Kosma Agentejo sendis la sondilon Mars Express al la planedo Mars. La agentejo decidis uzi la saman modelon de sondilo (sama platformo) por nova malmultekosta misio. Inter la tri proponitaj projektoj, Venus Express estis elektita.

La misio uzas la saman platformon ke Mars Express sed ankaŭ reuzas jam ellaboritajn mezurilojn el ĝi kaj la antaŭa misio Rosetta. Dank'al tiu reuzado, la ellaborado de la tutaj instrumentoj daŭris nur 33 monatoj (malpli ol tiu de Mars Express). Pro tio la misio estas ankaŭ la malplej kosta misio de ESA kun nur 220 M€.

Remove ads

Mezuriloj

Venus Express portis 7 mezurilojn, el kiuj nur unu estis tute nova, la aliaj elprenitaj de Mars Express kaj Rosetta.

Pliaj informoj Nomo, Deveno ...
Remove ads

Orbito

La orbito de Venus Express estis polusa kun periapsido je 250 km super la norda poluso kaj apoapsido je 60000 km. La orbita periodo estis 24 horoj, kun parto de la orbito destinita al mezuroj kaj parto por la komunikado kun la Tero.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads